Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio ne akceptas proteston kaj intertrakton el Japanio pri la problemo de Diaoyu-insulo
2013-01-10

 
Hong Lei en la gazetara konferenco

 

    La 7an de januaro, 2013, en la regulara gazetara konferenco okazinta en Pekino, raportisto demandis pri la ĉina respondo al la problemo de Diaoyu-insulo. Lastatempe la ĉina markontrola ŝiparo komencis normalan patroladon ĉirkaǔ Diaoyu-insulo, kaj pri tio Japanio faris proteston kaj petis intertraktadon.

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Diaoyu-insulo kaj ĝiaj akcesoraj insuletoj estas imanenta teritorio de Ĉinio. Patrolado ĉirkaŭ Diaoyu-insulo de la ĉina markontrola ŝiparo estas normala oficiala aktivado. Laŭ Hong Lei, Ĉinio ne akceptas proteston kaj intertrakton el Japanio. Antaŭe Japanio multfoje sendis aeroplanojn al la aero super Diaoyu-insulo kaj ŝipojn al la ĉirkaŭa maro. Pri tiu Ĉinio multfoje protestis kaj demandis intertrakton, kaj postulas, ke Japanio ĉesigu sian kontraŭleĝan agadon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng