Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poem: Al Meng Haoran Veturanta al Yangzhou
2013-01-10

 

 

Al Meng Haoran veturanta al Yangzhou

 

Li Bai (701—762):

 

Mia amik' forlasis Pavilonon Flava Gruo

 

Por Yangzhou en monato tria, pompa florsezon'.

 

Jen la soleca velo dronis jam en fora bluo,

 

Nur la rivero fluas ĉiam sur la ĉielfon'.

 

(trad. S.J.)

 

= 0/ 0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ =

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ =

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Ekde pratempo ĝis nun tra la mondo okazis tro multaj disiĝoj en la homa vivo, ĉu inter amikoj, aŭ familianoj, aŭ intimuloj. Kun granda disiĝ-bedaŭro oni veis: Disiĝoj okazas tro facile, sed revidoj malfacile. Tiel tio pri la disiĝo aŭ adiaŭo fariĝis unu el la plej oftaj ĉeftemoj de ĉina antikva poezio. Kreiĝis multe da famaj versaĵoj de famaj poetoj. La poemo de Li Bai ja estis unu el tiuj. Prof. S.J.Zee esp-igis tiun poemon por ni.

 

    Kvankam disiĝoj okazas tre ofte kaj ankaŭ poemoj pri disiĝoj ekzistas tre multaj, tamen estas neeble okazi dufoje tute samaj disiĝoj, ĉar la tempo, loko kaj disiĝantoj neniel povas esti tute samaj. Ĝuste pro la malsamaj tempo, loko kaj disiĝantoj, la animstatoj de poeto ankaŭ ne povas esti tute samaj, sekve la poemoj pri disiĝoj neniel povas legiĝi tute samaj.

 

    Laŭdire tiu ĉi poemo de Li Bai estis verkita en la 16-a jaro de Kaiyuan-erao (728 p.K.). Tiam ĉina socio estis en la "prospera epoko" de Tang-dinastio.

 

    Loko de la disiĝo: fama vizitindaĵo Pavilono Flava Gruo.

 

    Tempo de la disiĝo: tria monato, la pompa flora sezono.

 

    Protagonisto de la poemo, Meng Haoran (689-740), estis amiko de Li Bai. Meng estis ankaŭ fama poeto en Tang-dinastio, kaj pri liaj poemoj ni legos en sekvaj afiŝoj.

 

    La celloko de la vojaĝo de Meng Haoran estis Yangzhou, la plej prospera urbo de Ĉinio en la 8-a jarcento.

 

    Okaze de adiaŭo inter poetoj certe okazis versado kaj poemodonacado.

 

    Tiu ĉi poemo de disiĝo karakterizis per tio, ke la poeto esprimas sian senton per versoj pri pejzaĝoj. Sur la blua ĉielo ŝvebas blankaj nuboj. Sur la blua rivero veturas blanka velo en soleco. La blua ĉielo estas senlima, la blua rivero estas senlima, ankaŭ la amikeco kaj sopiro estas senlimaj. Sub la plumo de la poeto, la profunda sento legiĝis en ĉarmaj versoj pri pejzaĝoj. Sentoj kaj pejzaĝoj kunfandiĝis en tre harmonia tuto.

 

    La dua verso "Por Yangzhou en monato tria, pompa florsezon'" delonge ĝuis la renomon kiel "jarmile bela verso" kaj fariĝis malfacie tradukebla tasko por tradukistoj. Sed la esp-igo de prof. S.J.Zee legiĝis sorĉe bela. Dank' al la bela poemo, la momento de disiĝo inter famaj poetoj en fama loko por veturi al fama urbo fariĝis fiksa kaj eterna bildo. Tio vekis mian memoron pri la famaj versoj de Ŝekspiro:

 

    Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,

 

    Vivante en vivanta vers' vi sidos.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng