Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo: En boato ĉe Feng-ponto
2013-01-10

 

 

En boato ĉe Feng-ponto

 

Zhang Ji (ĉ.753)

 

Ĉe lunfalo kaj prujnado kovroj grakas,

 

Trist'boatojn, sikomorojn reatakas.

 

Friskas jen la templo Hanshan ekster Gusu, 1)

 

Noktomeze sonorila ploro vakas.

 

    1) Gusu — antikva nomo de la nuna urbo Suzhou en Jiangsu-provinco. Templo Hanshan situas ekster urbo, kaj Feng-ponto apud la templo.

 

Trad. Seimin

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

= 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/

 

= 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

En boato ĉe Feng-ponto

 

Luno falas, korvoj grakas, prujno plenas.

 

Kontraŭ lampoj kaj aceroj dormo splenas.

 

Jen noktmeze sonorad'el Hanshan-templo

 

Ekster Gusu-urb'en la boaton venas.

 

Trad. Shi Chengtai

 

= 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

= 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/

 

= 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Dissemiĝas tra la vasta lando Ĉinio multaj vizitindejoj, allogaj por turismaj vojaĝantoj. Laŭ ĉina vidpunkto, bona vizitindejo devas havi kaj belajn pejzaĝojn kaj absorban kulturon. Neniu el la du gravaj faktoroj estas mankebla.

 

    Kulturo de turisma vizitindejo kuŝas ofte en trafaj versparoj, ĉarmaj poemoj kaj legendaj anekdotoj.

 

    Unu poemo sufiĉas fari la aŭtoron eterne fama, fari la vizitindejon eterne fama, ĝuste kiel Ŝekspiro versis en sia Soneto XVIII :

 

    Dum homoj spiros kaj okuloj vidos,

 

    Vivante en vivanta vers' vi sidos.

 

    La poemo de Zhang Ji (ĉ.753) ĝuste estis tia verko.

 

    Post apero de tiu poemo, Hanshan-templo ĝuis grandan famon kaj fariĝis furora turisma loko. La famo eĉ atingis Japanion. Tiu poemo eniris ne nur en diversajn kolektojn de Tang-poemoj tra multaj dinastioj en Ĉinio, kaj ankaŭ en lernolibron de elementa lernejo en Japanio. Kiel influohava!

 

    En la mallonga poemo el kvar versoj estis sume pri ses pejzaĝoj kaj unu ago.

 

    Versis la unua verso pri kio vidata (luno falas), aŭdata (korvoj grakas), sentata (prujno plenas); kaj la dua verso pri la pejzaĝo ĉirkaŭ Feng-ponto kaj tristo; la tria kaj kvara versoj pri kuŝo en pasaĝera boato kaj aŭdo de nokta sonorado el antikva templo.

 

    Ĉio ŝajnis ordinara: ordinara ponto, ordinara arbo, ordinara akvo, ordinara templo, ordinara sonorado, tamen dank' al la rekreado far la poeto, kune formis belan bildon pri la nokta ankrado ĉe la akvolando sude de Jangzi-rivero. La kvieta, alloga, pensiga etoso faris la versaĵon fama, faris la pejzaĝon fama, faris la vizitindejon fama. Ĉiufoje je jarfina nokto kolektiĝis turistoj ĉinaj kaj fremdlandaj ĉi tien, por fari kaj aŭdi la sonoradon de 108 frapoj, per tio adiaŭi la malnovan jarfinon kaj bonvenigi la novan jarkomencon, preĝante pri paco.

 

    En la estis nur iom pli ol 40 poemoj de Zhang Ji. Sed ni povas legi en Esperanto nur du pecojn: unu estas (tradukita aparte de Seimin kaj Shi Chengtai), la alia estas :

 

Zhang Ji:

 

Reveno al Monto en Soleco

 

Kora zorgo en kelkaj blankaj haroj,

 

Kaj vivo ermite al verda monto.

 

En vaka arbaro neĝo atendas.

 

Sur antikva voj' nenies renkonto.

 

[Trad. Guozhu]

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng