Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konkurso de verkado EPĈ-2013
2013-01-10

 

    El Popola Ĉinio invitas e-istojn partopreni en la Konkurso de Verkado EPĈ-2013, kiu celas instigi e-istojn verki originale en Esperanto. Ĝi konsistas el 3 branĉoj: novelo, prozo kaj poemo. La rubriko “Konkurso de verkado EPĈ-2013” (http://www.espero.com.cn/se/node_70941.htm) jam funkcias kaj akceptas kontribuaĵojn. Ĉiu partoprenanto rajtas sendi plurajn kontribuaĵojn por iu ajn branĉo antaŭ la 1-a de decembro 2013. Ĉiuj elektitaj kontribuaĵoj aperos en la rubriko.

 

    1.  Kondiĉoj:

 

    La kontribuaĵo estu originale verkita en Esperanto, ne aperinta en aliaj gazetoj aŭ publikaj retejoj (blogoj ne apartenas al tiu kategorio). Principe, pri la enhavo respondecas la aŭtoroj mem, tamen estas proponate prefere ne tuŝi pornografion kaj religion, kaj la redakcio lasas al si la rajton revizii la kontribuaĵojn kaj decidi pri ilia aperigo.

 

    Kontribuaĵo por la rubriko estu: ne pli ol 6000 vortoj por novelo aŭ prozo, kaj ne pli ol 60 versoj por poemo.

 

    2.  Premioj:

 

    Estas tri premioj por ĉiu branĉo, kaj la nombro de la premioj estas:

 

unua premio:   1

 

dua premio:    2

 

tria premio:    3

 

    La laŭreatoj ricevos diplomon kaj libron kiel premion. La organizanto havas la ekskluzivan rajton unue publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en la retejo El Popola Ĉinio. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

 

    3. Adresoj:

 

    Ĉiuj kontribuaĵoj estu senditaj (en doc, rtf aŭ txt) al la redaktoro s-ro Mao Zifu: anteo@qq.com

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng