Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo: Hejmenreveno
2013-01-10

 

 

Hejmenreveno (1 el 2)

 

He Zhizhang (659?—744?)

 

<026>-1

 

Tre juna forvojaĝis mi kaj revenas maljuna,

 

Malgraŭ la lokakcento, kun hararo griziĝinta.

 

Infanoj, ne konante min, demandas kun rideto:

 

“De kie venis nia kara gasto honorinda?”

 

(Trad. S.J.Zee)

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

<026>-2

 

He Zhizhang (659?—744?):

 

Reveno al la hejmloko

 

Junaĝe l’ hejmon mi forlasis, olda mi revenas,

 

Senŝanĝa restas la akcent’, tempioj prujnoplenas.

 

Infanoj vidas min survoje, sed ja min ne konas,

 

Kaj kun ridet’ demandis min:“De kie vi alvenas?”

 

(Trad. Laŭlum)

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    He Zhizhang (659?—744?), alinomata He Jizhen, estis lokano de Yong'xin (nuna Xiaoshan) en Zhejiang-provinco. Li estis fama poeto kaj kaligrafo en la prospera periodo de Tang-dinastio. Bedaŭrinde plejparto de liaj verkaĵoj jam malaperis, kaj nun ni povas legi nur 20 liajn poemojn.

 

    En la 2-a jaro de Tianbao-erao (744 p.K.) He Zhizhang eksiĝis de la Kortego kaj revenis al sia hejmloko. Tiam li aĝis 86-jara kaj foriris de la hejmloko jam pli ol duon-jarcenton.

 

    En tiu ĉi poemo He Zhizhang versis pri sia emocio dum reveno al hejmloko post longa vivo en fremda loko.

 

    La unua kaj dua versoj prezentis la animstaton de la aŭtoro troviĝanta en la hejmloko kaj intima kaj fremda. La unua verso rakontis pri la fakto, ke li vivis en fremda loko dum tre longa tempo. La dua verso pri sia "oldiĝo" kaŝis senfinan hejmsopiro.

 

    La tria kaj kvara versoj estis kvankam pri la poeto mem, tamen rigardataj de la sento de infanoj, abundaj je sentoj de vivo. La versoj legiĝis kun natura kaj viveca sento. Kvankam la enhavo estis banala, tamen riĉa je homeco. La lingvaĵo estis modesta, senornama, tamen ja remaĉinda ĝuo por legantoj.

 

    La tuta poemo finiĝis per demando sen respondo, kun kortuŝa bedaŭro, tial ĝi furoris dum jarmiloj ŝatata de nesamaĝaj legantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng