Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tibeto en la okuloj de fremdlanda erudiciulo
2013-01-10

de WU QINGLAN

 

    Michael Henss, fama svisa sendependa erudiciulo pri Tibeto kaj Azio kaj arkeologo, esplor-cele vojaĝis al Tibeto 24 fojojn inter la jaroj 1980 kaj 2006. Dum tiuj jaroj li aperigis serion da libroj pri la religio, kulturo kaj arkeologio de Tibeto. La libro Kulturaj Restaĵoj de Tibeto eldonota en Nov-Jorko kaj

 

    Munkeno en la jaro 2013 estos la unua kaj unika gvidlibro pri la ĉefaj budhismaj temploj, popolaj konstruaĵoj kaj historiaj restaĵoj de Tibeto (ekskluzive de ĝiaj orienta kaj okcidenta partoj).

 

 
Michael Henss

 

    Post la praktikado de la demokratia reformado Tibeto multe ŝanĝiĝis: belaj tibet-stilaj etaĝdomoj anstataŭis malnovajn adobajn domojn, asfaltitaj vojoj anstataŭis mallarĝajn vojetojn zigzagajn kaj la enkonduko de radioreto finis la epokon, kiam mankis informoj en la regiono. Sen propra spertado, observado kaj esplorado oni malfacile imagus, ke nur post iom pli ol duonjarcento la neĝkovrita altebenaĵo povis fariĝi tiom plena je vigleco.

 

    La socio kaj la popola vivo senĉese progresas

 

    En la jaro 1980 komenciĝis la praktikado de la politiko de reformado kaj pordmalfermo en Ĉinio. Tio koincidis kun la unua disvolva periodo de Tibeto post la travivado de la du grandaj historiaj turnopunktoj en la regiono: la paca liberigo kaj la demokratia reformado. Ĝuste en tiu tempo Michael Henss unuafoje vojaĝis al Tibeto kun du amikoj, el kiuj unu estas alpisto kaj alia verkisto. En lia memoro tiu vojaĝo estis tre malfacila pro la malbona klimata kondiĉo sur la altebenaĵo kaj pro la manko de oportunaj trafikaj rimedoj.

 

    "En la 1980-aj jaroj vojaĝi al Tibeto estis tre malfacila afero. Kompare kun la nunaj, miaj unuaj kvar vojaĝoj al Tibeto estis ege malfacilaj," suspire diris Michael Henss.

 

    Michael Henss rememoris, ke antaŭ 26 jaroj estis tre malfacile veturi eĉ de la flughaveno de Lhasa al la urbocentro. Ne necesus paroli pri aliaj mankoj de la urba infrastrukturo. Dum la 7-taga restado en Tibeto Michael Henss kaj liaj du kunvojaĝantoj kune loĝis en unu malgrada ĉambro de malgranda hotelo. Dank' al helpo de lokano ili vizitis Potalan Palacon kaj la templon Jokhang, kaj vojaĝis al Xigaze kaj aliaj partoj de Tibeto.

 

 
Michael Henss parolas en la 5-a Internacia Akademia Seminario pri Arkeologio kaj Arto de Tibeto.

 

    Komence de oktobro de 2006, tri monatojn post la ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo, Michael Henss unuafoje veturis al Tibeto per trajno. Tiu-foje li vidis aspekton malsaman ol tiu, kiun li vidis antaŭ 26 jaroj. Li diris: "Ĉio estis tute malsama. La ŝanĝoj de la urbo donis al mi profundan impreson. La ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo estis des pli mirinda. La vivnivelo de lokanoj multe leviĝis. Tio estas nepridubebla fakto."

 

    En marto de 1980 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 1-an laborkunvenon pri Tibeto kaj elmetis, ke en la nova historia kondiĉo oni devas aktivigi ĉiujn pozitivajn faktorojn, konsideri aferojn el la realaĵo de Tibeto, disvolvi la nacian ekonomion, altigi la nivelon de diversnaciaj popolanoj en la materia kaj kultura vivo kaj konstrui novan Tibeton solidarecan, riĉan kaj civilizitan. En januaro de 2010 okazis en Pekino la 5-a laborkunveno pri Tibeto por ĉiuflanke aranĝi la laborojn pri Tibeto kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon en la transira periodo kaj longtempajn pacon kaj ordon de Tibeto. Dum la pasintaj 30 jaroj Tibeto travivis historian reformadon kaj tie okazis malfacile imageblaj pozitivaj ŝanĝoj sociaj, kulturaj kaj religiaj. Michael Henss estas unu el la homoj, kiuj atestis tiujn ŝanĝojn.

 

    Michael Henss diris al mi, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj eĉ liaj geamikoj diras, ke en Lhasa ĉie estas policistoj kaj diversaj liber-limigoj. "Mi ne povas ne diri, ke ĉio tio nur estas onidiro kaj havas neniun pruvon. Mi ne vidis ion tian en Tibeto. Mi povas iri ĉien, kien mi volas iri," diris Michael Henss.

 

    La tradicia kulturo de Tibeto estas protektata

 

    Kiel sendependa erudiciulo Michael Henss ĉiam klopodas por protekti kaj disvolvi la kulturajn heredaĵojn de Tibeto. Li ĝoje vidis, ke de la jaro 1980 ĝis nun la tibetaj religio kaj kulturo estas bone daŭrigataj, protektataj kaj disvolvataj. Dum la interparolado li multfoje uzis la epiteton "forta" por esprimi la prosperon kaj disvolviĝon de la tibeta kulturo. Michael Henss diris: "Mi povas senti, ke granda parto de la tradicia kulturo de Tibeto estas bone konservita. Nuna Tibeto ne plu estas la socio de la feŭdisma servuta reĝimo antaŭ kelkdekoj da jaroj, kaj ĝi fariĝas pli kaj pli bona. Neniu povas nei tiun ĉi fakton."

 

    Dum la pasintaj 26 jaroj Michael Henss multfoje vizitis grandajn kaj malgrandajn templojn de Tibeto. Li diris, ke en la lastaj jaroj, dank' al helpo kaj subteno de la centra registaro multaj detruitaj temploj tibetaj estis riparitaj aŭ rekonstruitaj. Monaĥoj kaj kredantoj povas libere partopreni en diversaj religiaj aranĝoj.

 

    Ŝajnas al Michael Henss, ke post pliboniĝo de la materia vivo tibetanoj pli multe atentas sin perfektigi per la praktikado de budhismo, kaj por havi bonan venontan vivon ili multe investas religian kaj filantropian aferojn.

 

    Li opinias, ke la religio de Tibeto eniris en la periodon de releviĝo, ĝi ne estas detruita kaj ne alfrontas problemon.

 

    La vivo de la nomada popolo multe pliboniĝis

 

    Michael Henss scias, ke okcidentaj amaskomunikiloj ofte havas sintenon de kritikoj kaj neado en siaj raportoj pri Tibeto. Li diris: "Ili ĉiam esperas trovi negativajn aferojn. Ĉar ankaŭ inter miaj konatoj estas tiaj personoj, kelkfoje mi eĉ disputis kun ili. Ilia pens-maniero estas ekstrema, kvazaŭ ili eĉ nun restus la malnova Tibeto."

 


Novaj loĝejoj de la nomada popolo 

 

    Parolante pri la loĝiga projekto por la nomada popolo praktikata en la Qinghai-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco de Ĉinio Michael Henss diris, ke iuj okcidentaj amaskomunikiloj diras en siaj raportoj, ke la ĉina registaro intencas ŝanĝi la vivmanieron de la tibeta nomada popolo en tiun de la popolanoj en aliaj partoj de la lando kaj tio kaŭzas plendon de tibetanoj. Tamen laŭ konigo de lia amiko, kiu longtempe faris esploradon en la tibetnacia nomada regiono de Qinghai, la stato estas tute malsama ol tiu raportita de la okcidentaj amaskomunikiloj.

 

    "La esploro de mia amiko montras, ke la tibetnacia nomada popolo ne nur ne havas plendojn pri tio, sed eĉ estas tre dankema, ĉar ili vidas pliboniĝon de sia vivo diversflanke," diris Michael Henss. "Kompreneble homoj deziras protekti la tradicion kaj vivkutimojn de sia propra nacio, sed samtempe neniu povas malhelpi paŝojn de la epoko al disvolviĝo."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng