Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Saĝa "Trompisto"
2013-01-10

    Inter la mongoloj vaste cirkulas rakontoj pri la saĝa Balagencang. Jen estas unu el la rakontoj.

 

    Foje princo estis sur vojo. Li sidis en palankeno portata de ok homoj. Antaŭ li iris gardistoj kaj post li sekvis servistoj. La princo tenis gravan mienon. Li renkontis Balagencang.

 

    "Kiu estas tiel aŭdaca, ke li ne cedas al mi la vojon nek genuas apude?" kriegis la princo pro kolero.

 

    "Tiu estas la sentima Balagencang," respondis iu servisto.

 

    "Jes mi estas Balagencang," senhaste sin prezentis Balagencang. "Mi ne rekonis vin."

 

    "Ha, ha, vi estas Balagencang!" diris la princo. "Mi aŭdis ke vi estas trompema, ĉu?"

 

    "Ne. Mi estas plej honesta."

 

    "Oni diras, ke vi estas tre saĝa. Ĉu vi povas trompe elirigi min el la palankeno?" La princo ĝoje ridegis pensante, ke lia demando embarasas lin.

 

    "Ne, mi ne kuraĝas tion fari. Kiel mi kuraĝus elirigi vin el la palankeno? Sed mi povos revenigi vin en la palankenon, se vi eliros."

 

    "Ĉu vere?"

 

    "Tio ne estas malfacila."

 

    La princo pensis, ke se li ne eniros en la palankenon, Balagencang nenion povos fari. Kaj li tuj konsentis kun Balagencang kaj elpaŝis el la palankeno.

 

    Apenaŭ la princo elpaŝis, Balagencang diris: "Via saĝa princa moŝto, ĉu mi ne elirigis vin trompe?"

 

 

 

    La princo ekgapis de kolero. Li enpaŝis en la palankenon kaj diris neniun vorton.

 

    "Vidu, via saĝa princa moŝto, mi sukcesis elirigi vin el la palankeno, kaj nun mi revenigis vin enen sen artifiko."

 

    La vizaĝo de la princo tordiĝis de kolero, kaj la servistoj ŝtele ekridis.

 

    "Fi, vera trompisto. Ni foriru!" koleregis la princo.

 

    "Haltu!" ekkriis Balagencang, apenaŭ oni levis la palankenon.

 

    La princo tuj haltigis la portantojn por scii, kion volas Balagencang.

 

    Sed Balagencang ridegis:

 

    "Ha, kia obeema princo! Vi haltis tuj ĉe mia voko! Dankon."

 

    Dirinte, Balagencang urĝis sian ĉevalon kaj kuris for.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng