Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malbelulino
2013-01-10

    "Malbelulino" estas ŝia moknomo, kaj ŝia vera nomo estas Chunlan. Sed krom ŝiaj gepatroj, neniu vokis ŝin per vera nomo.

 

    Fakte ŝi ne estas malbela. Ŝiaj okuloj grandaj, ŝia korpo svelta. Sed nur sur ŝia frunto estas denaska makulo en grandeco de monero. Jen kial oni nomas ŝin "malbelulino". Ĉiuj ŝiaj samaĝaj kamaradinoj edziniĝis kaj iuj el ili jam havas infanon. Nur ŝi restis fraŭlino, kaj ŝiaj gepatroj estis maltrankvilaj pro ŝi.

 

    Kiam ŝi estis 25-jara, oni svatis ŝin al junulo. Ĉi tiu pensis, ke ŝi estas bona, kaj la makulo neniom malhelpas lian amon. Ili gefianĉiĝis

 

    Iun tagon Chunlan kaj ŝia fianĉo estis lavantaj vestojn ĉe rivero. Subite ili aŭdis help-krion: Knabo falis en la riveron, nur lia mano svingiĝis sur la akvo. "Vidu. Kion fari?" Chunlan demandis la fianĉon.

 

    "Sed mi ne scipovas naĝi, kaj la akvo estas tiel malvarma."

 

    "Pum", antaŭ ol li finis la diron, ŝi jam demetis la vatitan veston kaj saltis en la riveron. Li estis surprizita.

 

    Ŝi pene naĝis al la knabo kaj sukcesis atingi lin. Ŝi kaptis lian veston kaj tiris lin al la bordo. Sed la akvo estis tro malvarma, kaj ŝi perdis la konscion, tuj kiam ŝi estis atingonta la bordon.

 

    Kiam ŝi reakiris la konscion, ŝi trovis, ke ŝi kuŝis en varma ĉambro, kvankam kun haroj malsekaj. Ŝi murmuris: "Mi ankoraŭ vivas? Kiu savis min?"

 

    "Mi," forta vira mano premis ŝian. Ŝi vidis la fianĉon ĉe la lito. Sur ŝia vizaĝo aperis ĉagreno. "Ĉu vere?" Ŝi ne volis, ke li savu ŝin. Sed la fakto estas, ke la fianĉo saltis en la riveron kaj savis ŝin.

 

    "Mi dankas vin, ke vi savis min," ŝi ekploris. Ŝi deturnis sian vizaĝon kaj diris: "Foriru, mi ne amas vin."

 

 

 

    "Kio? Kion vi diras? Kial?" li ne komprenis ŝin

 

    "Vi povis savi plenaĝulon, sed ne volis savi la knabon, jen la kialo."

 

   Li perdis ŝian amon. La informo trakuris la vilaĝon kaj ŝi ricevis respekton de la vilaĝanoj. Neniu plu vokis ŝin "malbelulino", kaj ĉiuj respektoplene nomis ŝin Chunlan.

 

    Sed ŝiaj gepatroj estis maltrankvilaj pro ŝia faro. La samvilaĝanoj konsolis ilin: "Via filino ne estas malbela, ŝia koro brilas kiel oro. Estu trankvilaj!"

 

    Post nelonge Chunlan ekhavis amaton. Tio tre ĝojigis ŝiajn gepatrojn.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng