Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Memriproĉo
2013-01-10

de Hua Xia

 

    Tiun jaron mi estis 21-jara. Tiam mi laboris kiel instruisto en iu vilaĝa elementa lernejo ĉe montpiedo kaj ĉiutage kontaktiĝis kun petolemaj knaboj. En tiu jaro mi subite perdis la intereson por eduko de tiuj vilaĝaj infanoj pro forta atako de perdo de la amo de mia amatino.

 

    En la someraj ferioj mi preparis la vojaĝon eksteren de la monto por min distri.

 

    Kien? Mi ne sciis. Mi veturis per aŭtobuso aŭ trajno al tiu loko, kie la veturilo haltis. Tiel mi pasigis miajn feriojn.

 

    Hejme miaj gepatroj atendis min kun bongustaj manĝaĵoj, sed vane.

 

     En la unuaj tagoj ili opiniis, ke mi donas helpajn lecionojn en la lernejo. Dek tagoj pasis. Ili maltrankviliĝis. Mia patro serĉis min en la lernejo, sed mi ne estis tie. Iu diris al li, ke mi foriris kun pakaĵo komence de la ferioj, kien oni ne scias. Je tio mia patro ektimis.

 

    En la sekvantaj tagoj mia maljuna patro veturis per malnova biciklo por viziti ĉiujn miajn kunlernantojn loĝantajn en diversaj vilaĝoj de la gubernio kaj peti informon pri mi, sed li vane klopodis. Neniu el ili sciis, kie mi estas.

 

    Ĉiutage mia patro obstine biciklis 30 km al la lernejo por vidi, ĉu mi revenis.

 

    Iutage, kiam li estis survoje, subite pluvegis. Li tramalsekiĝis. Sed post ununokta forta febro li pene ellitiĝis kaj denove iris al la lernejo por informiĝi pri sia filo.

 

 

 

    Mia patro ne havis informon pri mi kaj mia patrino sonĝis ĉiunokte, ke min trafis katastrofo. Antaŭe ili ne estis superstiĉaj, sed nun ili eĉ invitis al la hejmo blindan sortodiveniston, kiu diris, kalkulante per la fingroj: "Via filo estas je ĉ. 20 km nordoriente, iru serĉi!"

 

    Aŭdinte tion, mia patro ekĝojis kaj biciklis rekte al la nordoriento je 20 km fore. Atinginte la lokon, mia patro tuj stuporiĝis. Tie etendiĝas vasta akvokonservejo! Li foje-refoje rondiris ĉirkaŭ la akvokonservejo por trovi ion lasitan de mi sur la bordo, sed li nenion vidis krom la akvo.

 

    40 tagoj pasis. Antaŭ la fino de la someraj ferioj mi revenis hejmen, forĵetinte la malĝojon kaj ĉagrenon al la ekstera mondo.

 

    Kiam mi eniris en la domon, mia patrino stuporiĝis, kvazaŭ ŝi ne konis min, kaj post tio ŝi ŝanceliĝe sin ĵetis al mi. Kaj mia patro kolere insultis kaj volis bati min, tamen ne falis la bastono en lia mano super mia kapo.. Momenton poste, li subite etendis siajn dikajn manojn kaj brakumis mian kapon. Li diris plorante: "Mia kara, finfine vi revenis!"

 

    Tio okazis antaŭ sep jaroj. Dum tiuj sep jaroj mi ĉiam riproĉis min mem. Tamen mi estas tre feliĉa, ĉar en la mondo estas homoj, kiuj sincere amas min. Tiu sincera amo donis al mi kuraĝon venki ĉiajn malfacilojn kaj vivi kun firma volo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng