Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kanado emisiis poŝtmarkojn por la Jaro de Serpento laŭ la tradicia kulturo de Ĉinio
2013-01-11


La enlanda versio de la poŝtmarko por la Jaro de Serpento emisiita de Kanado 
 

Oni aĉetas la poŝtmarkon por la Jaro de Serpento en la poŝtoficejo de Toronto. 

 

    La 8-an de januaro de 2013 okazis emisiita cereminio por la ĉinstilaj poŝtmarkoj por la Jaro de Serpento en la komerca halo de la kanada poŝta ĉefburoo en Toronto, grava urbo de Kanado. La kanada poŝtburoo jam kontinue emisiis specialajn poŝtmarkojn pri la bestoj, kiuj simbolas la naskiĝjarojn en la tradicia kulturo de Ĉinio ek de la jaro 1997. Tio estas celebro al la novjaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio.

 

    La kolorĝojigaj poŝtmarkoj por la Jaro de Serpento estis projektitaj en du versioj, enlandaj kaj internaciaj, kun malsamaj send-kostoj. Ili estas la kvina serio de la dua-rundaj poŝtmarkoj emisiitaj de la kanada poŝtburoo por la venonta novjaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Oni povas vidi el la poŝtmarka bildo de la enlanda versio, ke ruĝa serpento kun oraj skvamoj kaj plena de gracieco kaj eleganteco naĝas en akvo-ondo, tio montras la lertecon kaj viglecon de serpento. Kaj sur tiu de la internacia versio troviĝas smeralda serpento, kiu sin pozas en la formo de la numero 8, tio simbolas riĉecon kaj feliĉon laŭ la kantona kulturo.

 

    Ĉi-jare la kanada poŝtburoo emisiis 5. 5 milionojn da poŝtmarkoj de enlanda versio, kaj 2. 25 milionojn de la internacia versio. Krome, oni eldonis ankaŭ 450 milojn da koncernaj filatelaĵoj, inkluzive de unuataga koverto kaj grandfolia memorpoŝtmarko, por la konservado de la filatelistoj.

 

    Laŭ la oficisto de la kanada poŝtburoo kiu ĉeestis en tiutaga ceremonio, la specialaj poŝtmarkoj pri la bestoj, kiuj simbolas la naskiĝjarojn de Ĉinio, estas la plej ŝatataj filatelaĵoj emisiitaj de la buroo. Tio estas ne nur celebro al la tradicia novjaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, sed ankaŭ subteno de la kultura diverseco de la kanada socio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng