Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina ambasadoro al Japanio ĉeestis jarkunvenon de la Japana-Ĉina Ekonomia Asocio
2013-01-11


Cheng Yonghua parolas en la jarkunveno. 
 

Kōno Yōhei parolas en la jarkunveno. 

 

    La 8-an de januaro, 2013, Cheng Yonghua, ĉina ambasadoro al Japanio, laŭinvite ĉeestis la jarkunvenon kune okazigitan de la Japana Asocio por Akcelado de Internacia Komerco kaj la Japana-Ĉina Ekonomia Asocio. En la jarkunveno partoprenis pli ol 600 homoj, inkluzive de la prezidanto de la Japana Asocio por Akcelado de Internacia Komerco, tiu de la Japana-Ĉina Ekonomia Asocio, la ministro pri justico kaj reprezentantoj el la politika kaj ekonomia rondoj kaj amaskomunikiloj de Japanio.

 

    Cheng Yonghua diris en sia parolo, ke en la jaro 2012 la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio travivis grandan ŝanĝon. La interrilatoj de la du landoj kaj havis novan progreson kaj suferis de plej serioza malvarma fluo en la 40 jaroj post la renormaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio taksas la rilatojn inter la du landoj kaj volas penadi kune kun Japanio por profundigi la strategian kaj reciprok-profitan rilatojn inter la du flankoj surbaze de la kvar politikaj dokumentoj.

 

    Kōno Yōhei, prezidanto de la Japana Asocio por Akcelado de Internacia Komerco, diris, ke la jaro 2012 estis la 40-jara datreveno de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, kaj en tiu jaro la dulandaj interrilatoj estis en la situacio, kiun la du landoj ne deziris vidi. Japanio havas pli ol 20 mil entreprenojn en Ĉinio kaj la ekonomia disvolviĝo de Japanio bezonas kunlaboron de Ĉinio. Fine de la pasinta jaro la Libera Demokratia Partio de Japanio venkis en la ĝenerala elektado. Por la nova potenco la plej ĉefa laboro estas revigligi la ekonomion. Tamen por realigi la ekonomian prosperiĝon ĝi unue devas plibonigi la interrilatojn de Japanio kaj Ĉinio. Alie ĝia celo estos malfacile realigita.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng