Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 8-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Rusio pri strategio kaj sekureco
2013-01-11

 
Dai Bingguo (dekstre) kaj Nikolai Patrushev
 

En la 8-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Rusio pri strategio kaj sekureco 

 

    La 9-an de januaro, 2013, okazis en Pekino la 8-a interkonsiliĝo de Ĉinio kaj Rusio pri strategio kaj sekureco. Ĝin kune prezidis Dai Bingguo, la ĉina ŝtata konsilanto de Ĉinio, kaj Nikolai Patrushev, la sekretario de la Sekureca Konferenco de Rusio. La du flankoj komune opiniis, ke en la kompleksa kaj ŝanĝema situacio internacia, Ĉinio kaj Rusio ambaŭ kune vizaĝas al nova defio kaj ŝanco.

 

    La du landoj devas teni interkomunikadon de altnivelaj gvidantoj, kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio kaj Rusio devas subteni unu la alian sur la disvolva vojo taŭga al sia propra lando, en sendependa traktado de siaj proraj aferoj, en defendo de siaj suvereneco, sekureco kaj interesoj kaj en reprosperigo de la lando. Estas necesa, ke la du landoj fortigas la strategian kunlaboron por gravaj internaciaj aferoj, prizorgas reciprokajn zorgojn, persistas en la justeco kaj defendas la komunajn interesojn, precipe en la multflankaj mekanismoj, kiaj tiuj de UN, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, G20, kaj BRICS-landoj(Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko), la du flankoj devas teni konstantan interkomunikadon kaj intiman kunlaboron.

 

    La du partioj konsentis daŭre plibonigi la interkonsiliĝan mekanismon de Ĉinio kaj Rusio pri strategio kaj sekureco kaj fari novajn kontribuojn por la evoluado de la plene strategia kaj kunlabora partnereco inter la du landoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng