Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Turoj
2013-01-11

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Arkitektoj de la antikva Ĉinio konstruis multajn ĉarmajn turojn. La transversaj sekcoj de tiuj pluretaĝaj turoj el brikoj kaj ligno estas triangulaj, kvadrataj, oblongaj, pentagonaj, heksagonaj, rondaj, sektoraj ktp. Pro malsamaj situoj kaj uzoj, la nombroj de etaĝoj kaj formoj estas diferencaj. Iuj havas larĝan pordon kaj fenestrojn en ĉiuj flankoj, aliaj havas dikajn murojn, triaj estas septitaj en multajn ĉambrojn per kraditaj klapoj aŭ lignaj vandoj kaj kvaraj estas ĉirkaŭitaj per koridoro. Krome oni konstruis ankaŭ multajn altajn turojn sur urbopordegoj kaj tamburajn, sonorilajn kaj maŭzoleajn turojn en la tradicia brika kaj ligna strukturo.

 

    La arkitektoj de la antikvaj turoj tre atentis la variecon kaj ornamon de la tegmento kaj tegmentanguloj. Belaj tegmentrandoj kaj kuspe levitaj tegmentanguloj igis grandan tegmenton malpezeca kaj vigleca. Tio estas unu el la karakterizaĵoj de la ĉina antikva arkitekturo. Koloraj bildoj kaj skulptaĵoj faras la lignajn ĉarpentaĵojn artaĵoj; kaj glazuritaj tegoloj kaj ornamaĵoj aŭ metalaj ornamaj akcesoraĵoj pliĉarmigas la turojn. Sendube, la arkitektoj de la antikva Ĉinio alte taksis la harmonian belecon de la tuta konstruaĵaro. La altaj konstruaĵoj ofte estas akompanataj de arkado, ekranmuro, kiosko, pagodo, ŝtona leono, rokaĵo, lageto, bosko k.a. Sube estas kelkaj famaj ĉinaj turoj, kiuj reprezentas la antikvan arkitekturon de Ĉinio.

 


Yueyang-turo en Yueyang de Hunan-provinco  

 

    Yueyang-turo situas ĉe la bordo de Dongting-lago en norda Hunan-provinco. Ĝi estas konstruo sur la okcidenta urbpordego de Yueyang. Inter la tri plej famaj antikvaj turoj de Ĉinio nur ĝi konservas originan aspekton. En la periodo de la Tri Regnoj (220-280) oni konstruis tie revuan turon por surakva armeo. En la jaro 716 la turo estis plikonstruita en trietaĝan kaj ekhavis la nomon Yueyang. En la postaj jarcentoj la turo estis rekonstruita 32 fojojn pro detruo de inundo, milito, fulmofrapo kaj incendio. La nuna turo estis rekonstruita en 1867. Ĝi estas 19.72 metrojn alta, 17.24 metrojn longa kaj 14.54 metrojn larĝa. Ĝi, oblonga kaj trietaĝa, estas farita el ligno. La tegmenton kronas trimetra kupolo el glazuritaj tegoloj en bildo de du drakoj konkurantaj por globo. Ĝi estas tre rara en la ekzistantaj antikvaj konstruaĵoj de Ĉinio. La unua etaĝo estas ĉirkaŭita de pordoj kaj fenestroj delikate gravuritaj kaj la dua etaĝo garnita per portiko, kaj de tie oni povas vidi la lagon Dongting. Interne de la turo pendas kaligrafaĵoj de literaturistoj de diversaj periodoj, i.a. la eseo "Noto pri Yueyang-turo" de Fan Zhongyan (989-1052) de Song-dinastio. La vortoj el ĝi "zorgi antaŭ ĉiuj kaj ĝui post ĉiuj" vaste cirkulas kaj multe edifas la homojn. Ĉirkaŭe de la turo estas Sanzui-kiosko, Umefea Kiosko, Huaifu-kiosko, stelea galerio, portalo k.a., kiuj formas turisman lokon.

 


Turo de Flava Gruo en Wuhan de Hubei-provinco 
 

 

    Turo de Flava Gruo sidas sur la Serpenta Monto sude de Yangzi- rivero en Wuhan de Hubei-provinco. La monto estas nomata ankaŭ Monto de Flava Gruo, tial la turo ricevis la nomon. Ĝi estis konstruita laŭdire en la jaro 223 kaj plurfoje detruita kaj rekonstruita, tial la formo kaj la arkitekturo ŝanĝiĝis. Tamen malgraŭ multfoja rekonstruado la Turo de Flava Gruo restis kaj restas pompa kaj impona, alte starante sur la monto apud Yangzi-rivero. Ĝi impresas kiel fea palaco, kaj multaj literaturistoj kaj eruditoj frekventis ĝin, verki poemojn kaj artikolojn pri ĝi kaj postlasis multajn famajn verkojn. En 1884 la turo estis forbruligita pro najbara incendio. En oktobro 1981, je unu kilometro for de ĝia ruino, oni konstruis novan turon laŭ la formo de tiu en Qing-dinastio. La nova kvinetaĝa turo en formo de kvadrato altas 49 metrojn. Sur la alta turo oni povas ĉirkaŭpreni per rigardo Yangzi-riveron, la imponan pontegon, la televizian turon kaj arbare starantajn domojn kaj ĝui la belan vidaĵon. Ĉirkaŭe de ĝi oni konstruis blankajn pagodojn, stelean galerion kaj portalon.

 


Turo de Princo Teng en Nanchang de Jiangxi-provinco 
 

 

    Turo de Princo Teng situas ĉe Ganjiang-rivero en Nanchang, la ĉefurbo de Jiangxi-provinco. Ĝi estis konstruita, en la jaro 653, de princo Teng, filo de Li Yuan, la unua imperiestro de Tang-dinastio (618-907). Sidante apud la urbo, la turo rigardas malsupren al Ganjiang-rivero. La turo donas vastan panoramon al vizitantoj. Multaj poetoj kaj pentristoj de la antaŭaj dinastioj plezuriĝis per vizito al la turo kaj ofte improvizis kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn. Historiaj libroj registras, ke en Tang-dinastio turistoj kaj senditoj el la Sudorienta Azio venis tien speciale por rigardi la turon. En mil jaroj la turo estis plurfoje detruita kaj rekonstruita. La lasta detruo okazis en oktobro 1926. Militaristo en Nanchang forbruligis la turon, kaj restis nur steleo kun skribaĵo "Turo de princo Teng". En 1985 post sufiĉa preparado la magistrato de Nanchang denove rekonstruis ĝin sur malgranda monto proksima al ĝia ruino. La nove rekonstruita turo estas impona kaj grandioza kiel tiu de Song-dinastio, kun kolosa tegmento kiel tiu de Tang-dinastio. Ĝi altas 54.4 metrojn, aspektas trietaĝa ekstere, sed fakte estas sesetaĝa. Apud ĝi estas parko kun rokaĵo, bosko k.a. Sur ĝi oni povas ĉirkaŭpreni per rigardo la vastan panoramon. Okcidente de ĝi estas serpentantaj montoj kovritaj de verdaj arboj. Vere rava pejzaĝo!

 

    Penglai-turo sidas sur Danya-monto norde de Penglai-gubernio de Shandong-provinco. Ĝi estis konstruita en 1056-1063 en la Norda Song-dinastio, plivastigita en Ming-dinastio (1368-1644) kaj riparita en Qing-dinastio (1644-1911). Ĝi estas duetaĝa ligna konstruaĵo rigardanta suden, kun alteco de 15 metroj. Ĝia teretaĝo estas ĉirkaŭita de 16 ruĝaj kolonoj, kaj la supra etaĝo garnita per portiko. Ĝi rigardas norden al la vasta Bohai-maro. Kiam malsupre de la turo estiĝas nebulo, la turo kvazaŭ flosas en nuboj, kaj la vizitantoj sentas sin kvazaŭ en fea mondo. Pro tio ĝi portas mitan koloron kaj iuj imperiestroj en la antikveco venis ĉi tien por peti longvivigajn drogherbojn. "Transiro de Maro far Ok Feoj", mito vaste konata en Ĉinio, okazis ĝuste en tiu ĉi loko. Nun sur la traboj kaj kolonoj de la turo estas bildoj pri la ok feoj transirantaj Bohai-maron. Antaŭ la turo staras malsamnivele 5 grupoj da antikvaj konstruaĵoj. Kia ĝojo, se oni venas al la turo kaj hazarde vidas miraĝon!

 

    Tambura Turo de Pingyang troviĝas en la urbo Linfen de Shanxi-provinco. Ĝi ricevis la nomon pro tio, ke antikve la urbo Linfen nomiĝis Pingyang. Laŭ notoj de historia libro kaj steleo, la loko estis trafita de eksterordinare forta tertremo en 1303 kaj preskaŭ la tuta urbo detruiĝis, disfalis la urbmuroj, temploj, oficejoj kaj loĝdomoj. Ankaŭ la turo. Tamen en la sekvanta jaro ĝi estis riparita. Ĝi estis rekonstruita plurfoje en la postaj dinastioj, kaj tamen ĉiam konservis la originan stilon. En la ĉina Liberiga Milito, printempe de 1948, la garnizonanta trupo de Kuomintango malkonstruis ĝin, kaj restis nur la brikaj bazamento kaj portalo. En 1983 la popolo de Linfen rekonstruis ĝin laŭ la aspekto de tiu de Ming-dinastio. La 10 metrojn alta kaj 40 metrojn longa kvadrata bazamento de la nuna turo havas en la kvar flankoj po unu arkan pordon je 5 metroj altan kaj je 5 metroj larĝan. La vojoj tra la pordoj estas pavimitaj per ŝtonaj pecoj. Sur la bazamento staras duetaĝa turo. Ĝi altas 43.72 metrojn.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng