Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?
2013-01-11

    Diskuto de du pintaj anglalingvaj EU-blogantoj pri la tordiĝo en la debato, kiun kaŭzas la superrego de la angla lingvo kondukis al ekzota propono: esperantistoj kreu reton de blogoj pri EU-aferoj en Esperanto, kaj per pinta enhavo allogu la legantojn tien. Esperantistaj komentantoj trovas la ideon ne tute realisma.

 

    Ronny Patz estas politika sciencisto, verkanta sian doktoran disertaĵon ĉe la Universitato de Potsdam. Li ankaŭ laboras en Bruselo ĉe la EU-oficejo de la kontraŭkoruptada organizaĵo Transparency International, kaj estas unu el la redaktoroj de la blogportalo Blogginportal.eu.

 

    En sia unua blogaĵo de la jaro 2013 li daŭrigis diskuton komencitan de alia bloganto pri la problemoj kiujn kaŭzas la uzo de la angla kiel la ĉefa komuna lingvo en la blogado pri aferoj rilataj al Eŭropa Unio. La problemo laŭ li temas ne nur pri tio, ke alilingvaj blogantoj restas fermitaj en siaj naciaj spacoj, sed ankaŭ pri tio, ke en la anglalingva blogosfero tro superregas diskutoj specifaj al anglalingvaj landoj - kiam temas pri EU, ĉefe tiuj pri Britio.

 

    -- La angla kiel komuna lingvo estas malbona. Se ni sukcesus silentigi la ripetiĝantajn pribritiajn debatojn, la angla estus bonega ilo por pli tuteŭropaj debatoj. Sed dum ni ne povas silentigi la britan debaton, ni estas kondamnitaj (notu: tio estas troigo). Do, mia intenco por 2013 estas: laŭeble ignori la britajn debatojn, ne disvastigi tiutemajn blogaĵojn en Bloggingportal.eu, kaj anstataŭe ligi al aliaj debatoj.

 

    La temon baldaŭ kaptis alia pinta bloganto, Mathew Lowry, kiu siatempe kreis la blogplatformon BlogActiv.eu, kaj kiu jam en 2009 sekvis debatojn pri la ebla uzo de Esperanto kiel komuna lingvo en EU-rondoj.

 

    -- Tiam la ĝenerala sento laŭ mia memoro estis, ke la esperantistoj havis tre bonajn argumentojn favore al Esperanto kiel potenciala komuna lingvo por la reta publika sfero de EU. La problemo estis, ke la angla kiel komuna lingvo havis, laŭ tiu trafa franca frazo 'le mérite d'exister' ("la meriton de ekzisto"), tiel ke Esperanto frontus malbonan cirklon kreitan de la reta efiko: "Kial mi lernu Esperanton por blogi pri Eŭropo? Neniu blogas pri Eŭropo en Esperanto, do mi havos nenion por legi. Kaj neniu kiu blogas pri Eŭropo parolas Esperanton, do ili ne povos legi miajn blogaĵojn!"

 

    La solvo kiun Mathew Lowry nun proponas, estas ke la homoj kiuj jam scipovas Esperanton, la esperantistoj, kreu reton de esperantlingvaj blogoj pri EU-rilataj temoj, prefere almenaŭ unu blogon en ĉiu EU-lando. Tiaj blogoj laŭ li povus diskonigi la enlandajn politikajn debatojn al pli vastaj rondoj, kaj ili povus ankaŭ profiti unu de la alia, komparante paralelajn debatojn en ceteraj EU-landoj.

 

    -- Tia iniciato povus malbridi tiujn multajn debatojn, kiuj potenciale ekzistas, kiel multaj kredas, sed kiuj ne ricevas la bezonatan oksigenon, ĉar la koncernatoj ne povas aŭ ne volas blogi en la angla. Neanglalingvaj blogantoj dise en EU povus trovi pli vastajn publikojn. Metablogoj povus elfosi similecojn aŭ diferencojn inter naciaj debatoj. Vera konversacio povus esti kreita pri tio, kiel debatoj pri EU-politiko diversaj dise en Eŭropo, verŝajne unuafoje.

 

    Tia evoluo laŭ Mathew Lowry povus konduki al sciencaj esploroj, konferencoj, kaj kompreneble doni al Esperanto la atenton de la pli larĝa publiko.

 

    En la diskuto kiu poste okazis kaj okazas en la blogo de Mathew Lowry oni atentigis, ke la kreo de tia bloga reto kun altkvalita enhavo postulus enorman kvanton da homaj rimedoj, kiujn la esperantistoj ne havas. Krome, eĉ se tia kvalita bloga reto per ia miraklo estus kreita, ĝi tamen ne allogus multan intereson, ĉar homoj simple ne pretas lerni novan lingvon por legi novajn enhavojn, skribis Rubén Fernández Asensio.

 

    -- Vidu, la katalunan parolas 10 milionoj da homoj kaj ĝi havas elstaran literaturon kun historio de preskaŭ 1,000 jaroj. Tamen la ekstera mondo apenaŭ entute rekonas tiun riĉaĵon. Mi renkontis tre malmultajn homojn kiuj lernis fremdan lingvon nur por aliri la enhavojn troveblajn en tiu lingvo. La escepto estas la angla, kiun ĉiuj studas (kaj foje eĉ lernas) pro senespera sento de devo.

 

    Libera Folio turnis sin al Toño del Barrio, kies komentoj de antaŭ tri jaroj estis la semo, kiu nun kondukis al la propono de Mathew Lowry. Li ne opinias la ideon ege realisma.

 

    -- Fakte, eĉ la blogoj ne spertas bonan epokon nun, kiam homoj pli emas aliri sociajn retojn. Mi dubas ke la iniciato havus kontinuecon. Krome, mi supozas ke estas sensence ke blogantoj en iu lando reprezentus sian landon. Nu, mi certe esprimus miajn ideojn, ne tiujn de ĉiuj hispanianoj.

 

    La plej riĉa el la malmultaj ekzistantaj esperantlingvaj blogoj pri EU-aferoj sendube estas tiu de Eŭropa Civitano, kies aŭtoro longe restis anonima. Li fondis la blogon antaŭ unu jaro, en januaro 2012, kaj tiam ne volis, ke lia persona fono influu la percepton pri la enhavo.

 

    -- Estas fakto, ke iom mi kaŝis min, ĉar mi ĉiam pensis, ke estas grava la informo kaj ne mia persono. Memkompreneble mia nomo ne estas sekreto: Mi estas István Juhász, 45-jara viro el Hungario. Mi laboras kiel edukanto en infanhejmo, kie ni zorgas kaj edukas mense handikapitajn infanojn, kiuj pro diversaj kialoj ne povas vivi en siaj familioj.

 

    István Juhász opinias la ideon de Mathew Lowry principe interesa, sed ankaŭ li ne trovas ĝin tute realisma.

 

    -- Unue, la establo kaj kunordigo de tiu reto de blogoj estus granda defio, ĉar la funkciigantoj de la diversaj esperantlingvaj retejoj kutime laboras senpage kaj tiu laboro bezonas sufiĉe multe da tempo kaj energio. Laŭ mia opinio estus relative malfacile trovi tiom da aktivuloj. Due, tiu reto postulus de la cetere ne tro aktivaj legantoj esplori 27 blogojn. Aliflanke, tiu reto de blogoj havus ne nur la taskon informi la legantojn kaj helpi la diskutojn, sed ankaŭ devus aktivigi la eŭropanojn kaj inter ili la esperantistaron, veki ilian interesiĝon. Ĉar nun la malaktiveco estas la plej granda problemo.

 

    En la blogo Eŭropa Civitano, kiun István Juhász prizorgas sola, dum la pasinta jaro aperis 251 artikoloj, kaj ĝi laŭ li ricevas proksimume 350 vizitojn dum semajno.

 

    -- Povas esti, ke multaj esperantistoj simple ne scias pri la blogo.

 

    Libera Folio: Kiel vi diskonigas viajn novajn blogaĵojn?

 

    -- Pri la aperintaj notoj regule ricevas sciigon la retlisto de Eŭropaj Federistoj, kies membroj tre multe helpis kaj helpas min per konsiloj, rimarkoj, komentoj kaj entuziasmigo, sed ĉiam tiel, ke mi povas resti sendependa. Por iom da tempo mi sendis sciigon ankaŭ al la retlisto "Eŭropo", sed kelkaj membroj de tio, ĝentile tamen firma-voĉe komunikis, ke tiujn ili ne bezonas. Memkompreneble mi respektas la peton kaj ne sendas pliajn sciigojn. La blogo havas propran paĝon ankaŭ en Facebook, ligilon en la paĝo de Eŭropaj Federistoj kaj estis menciita en Eŭropa Bulteno (Eŭropa Esperanto Unio) kaj ja, en Libera Folio.

 

    István Juhász supozas, ke lian blogon regule sekvas kvindeko da personoj, ĉar tiom da homoj aperas ĉiutage por legi la novan blogaĵon. Por ke la propono de Mathew Lowry havu ajnan perspektivon, necesus multoble pli granda legantaro. La demando estas, kiom da homoj efektive pretus lerni Esperanton nur por povi legi blogaĵojn pri EU-politiko - kaj kiom da esperantistoj pretus kaj kapablus blogi en maniero kiu logus publikon. La temon pripensas Harri Laine en komento al la blogaĵo de Mathew Lowry:

 

    -- Malfacilaj demandoj por maldensa diasporo de homoj, el kiuj la plej multaj tute ne interesiĝas pri eŭropa politiko, des malpli emas diskuti ĝin en neŭtrala, ĵurnalisma maniero. Ho ve. Sed ĝuste en tiu maniero aferoj naskiĝas: oni metas la akvosemon en la pumpilon, oni kreas la eksplodeman sojlan mason. Ne pensu, ke tuj ekestos kunordigita reto de blogoj. Pensu pri etaj anguloj. Pensu pri tio, kiel iuj lingvoj naskiĝis, kun nur unu aktiva parolanto. Sed ni bezonas ankaŭ talenton, ne nur entuziasmon.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng