Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Maŭzoleoj de Antikvaj Imperiestroj
2013-01-11

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Preskaŭ ĉiuj imperiestroj en la historio de Ĉinio senescepte vivis luksan vivon en sia impona palaco kaj estis entombigitaj en grandioza maŭzoleo post la morto. Historiaj notoj kaj arkeologia praktikado montras, ke en la periodo de la Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.) ĉiuj regnestroj konstruigis por si tombon grandan kiel monteton. La postaj monarkoj konstruigis antaŭ sia tombo domon similan al sia palaco. Kaj iom post iom formiĝis la stilo de maŭzoleoj de la ĉinaj monarkoj.

 


La maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio  

 

    Ĉe la piedo de Lishan-monto en Lintong-gubernio, Shaanxi-provinco, troviĝas tera monteto en formo de piramido. Ĝi estas maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.K.-207 a.K.), la plej grandioza el la imperiestraj tomboj nun troviĝintaj en Ĉinio. La Unua Imperiestro de Qin-dinastio (246-209 a.K. sur la trono) estis la unua imperiestro, post kiam Ĉinio eniris la feŭdan socion, kaj ankaŭ unu el la plej famaj imperiestroj en la ĉina historio. Li konkeris ĉiujn regnojn grandajn kaj malgrandajn kaj fondis la unuan unuigitan centralizisman feŭdan ŝtaton en Ĉinio kun vasta teritorio kaj multaj nacioj.

 

    La surtera parto de la maŭzoleo de la Unua Imperiestro konsistas el la Interna Urbo kaj Ekstera Urbo, kiu longas periferie 6 kilometrojn. Pro la pli-ol-dumil-jara natura erozio reduktiĝis ĝia alto de 120 metroj al 76 metroj kaj ĝia perimetro de la bazo, de 2 167 metroj al ĉ. 2 000 metroj. En 1974 ĉinaj arkeologoj trovis tri grandajn kavojn sub la tero 1.5 kilometrojn oriente de la maŭzoleo. La kavo n-ro 1 estas la plej granda. En ĝi viciĝas avangarda falango el 210 terakotaj militistoj. Post ĝi estas tiu el infanterianoj kaj militĉaroj en 41 kolonoj. En la dekstra kaj maldekstra flankoj kaj la malantaŭo staras po vico da terakotaj militistoj fronte eksteren. La vizitantojn admirigis la grandioza formacio, des pli tio, ke la elterigitaj pli ol 6 000 homgrandaj terakotaj militistoj ĉiu havas sian apartan aspekton. Ili vere estas admirindaj majstraĵoj. La elfoso de la terakotaj militistoj kaj militĉaroj estas rigardata kiel la plej grandioza arkeologia eltrovo en la 20-a jarcento.

 


La grandioza formacio de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj en la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio 
 

 

    En 1980 oni trovis ĉe la maŭzoleo kavon de bronzaj ĉevaloj kaj ĉaroj. En la kavo estas du ĉaroj metitaj en ligna ĉerkujo. Ĉiu ĉaro estas tirata de kvar ĉevaloj kaj kondukata de unu ĉaristo. Ili havas duonan grandecon de vera homo kaj vera ĉevalo. Oni taksis, ke la kavo estas nur konsistiga parto de granda remizo. Nun la elterigitaĵoj jam estis delikate riparitaj. Ili estas parto el la plej valoraj elterigitaj historiaj objektoj kaj havas altajn sciencan, historian kaj artan valorojn.

 

    La urbo Xi'an en Shaanxi-provinco havas la plej longan historion kiel ĉefurbo, sekve ĉirkaŭ ĝi troviĝas multaj imperiestraj maŭzoleoj. Krom la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, tie famas ankaŭ 11 maŭzoleoj de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25 p.K.) kaj 18 maŭzoleoj de Tang-dinastio (618-907). La diversaj surteraj ruinoj kaj elterigitaj historiaj objektoj el tiuj maŭzoleoj figure prezentas la brilajn kulturojn de Han- kaj Tang-dinastioj.

 

    El la imperiestraj maŭzoleoj tiuj de la dinastioj Ming (1368-1644 p.K.) kaj Qing (1644-1911) estas plej bone konservataj kaj plej vaste dislokitaj. Zhu Yuanzhang, la fondinto de Ming-dinastio, surtroniĝis en Nankino (1368-1399 sur la trono) kaj estis entombigita tie. La stilo de la arkitekturo kaj la dispozicio de la maŭzoleo de Zhu Yuanzhang estis imititaj de postaj imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj.

 

    Norde de Pekino sin trovas la plej famaj maŭzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio. La 13 maŭzoleoj en spaco de 40 kvadrataj kilometroj situas en baseno triflanke ĉirkaŭata de montoj en oriento, nordo kaj okcidento. Ĉirkaŭate de muroj, la maŭzoleoj estis garnizonaj siatempe kaj al ordinaraj popolanoj estis malpermesite proksimiĝi al ili. Ambaŭflanke de la pordego de la maŭzolea areo staras Boao-monto kaj Tigro-monto rigardantaj unu la alian.

 

    Trapasinte ŝtonan portalon, oni surpaŝas la dian (maŭzolean) vojon. En la mezo de la vojo staras kiosko kun giganta steleo ene. Ĉe la kvar anguloj ekstere de la kiosko staras po unu blanka marmora ornama kolono ĉirkaŭita de reliefaj drakoj kaj nuboj, kaj kuŝantaj kuriozaj bestoj ĉe la supro. La dia vojo kondukas al la tomboj. Ambaŭflanke de la dia vojo viciĝas 18 paroj da ŝtonaj leonoj, ĉevaloj, elefantoj, kameloj, generaloj kaj korteganoj, ĉiuj estas vivece gravuritaj kaj montras la imperiestran majestecon. Norde de la dia vojo estas Draka-Feniksa Pordego gravurita el blanka marmoro. Trapasinte Draka-feniksan Pordegon kaj ŝtonan sepspanan ponton, oni vidas antaŭ si la dek tri maŭzoleojn.

 

    Changling, la maŭzoleo de Zhu Di, la tria imperiestro de Ming-dinastio, estis la plej frue konstruita kaj plej grandioza kaj pompa. Estas bone konservata la kulta halo, ĉefa konsistiga parto de la maŭzoleo kaj ankaŭ unu el la plej grandiozaj antikvaj konstruaĵoj de Ĉinio. La halo kun ruĝaj muroj kaj flavaj tegoloj estas konstruita sur blankmarmora bazamento kun tri ŝtuparoj ĉirkaŭitaj de delikate gravuritaj ŝtonaj balustradoj, kiuj sin levas unu super alia. La halo kun areo de 1 956 kvadrataj metroj estas por kulta soleno. Estas mirinde, ke en la halo staras 32 kolonoj el ligno. La kvar plej grandaj en la mezo altas je 14.3 metroj kaj dikas je 1.7 metroj, ĉiu el sola trunko. Tiu ĉi grandioza konstruaĵo estis konstruita antaŭ 550 jaroj, sed ĝi neniom oblikvas. Tio estas rara en konstruaĵoj en la lando. Antaŭe ambaŭflanke de Changling estis 16 tomboj por kromedzinoj de la imperiestro vive entombigitaj. Tiu ĉi ekstreme kruela sepultado, postlasita de la sklava socio, estis abolita de la 6-a imperiestro de Ming-dinastio kaj ŝanĝita per entombigo de lignaj figuroj.

 

    La maŭzoleo Dingling, tombejo de Zhu Yijun, la 13-a imperiestro de Ming-dinastio, kaj liaj du edzinoj, situas sudokcidente de Changling je unu kilometro fore. La subtera palaco de Dingling estas la ununura prifosita el la 13 maŭzoleoj kaj malfermita al la publiko. Malsuprenirinte 20 metrojn subteren tra la ŝtona ŝtuparo el pli ol 100 ŝtupoj oni alvenas al la pordego de la subtera palaco. La subtera palaco kun longo de 87 metroj kaj larĝo de 47 metroj konsistas el fronta, meza, posta, dekstra kaj maldekstra haloj sub barelvolbo el longaj ŝtonoj. La kvin haloj havas neniun kolonon nek trabon. La haloj havas inter si duklapan pordegon el solpeca blanka marmoro, kaj ĉiu klapo pezas ĉ. 4 tunojn. Granda kvanto da oraĵoj, arĝentaĵoj, jadaĵoj kaj aliaj entombigitaj objektoj nun estas eksponata en surteraj domoj.

 

    La aliaj 11 maŭzoleoj, same kiel Changling kaj Dingling, konsistas el ruĝa ĉirkaŭmuro, halo kaj kiosko, nur la skalo estas malpli granda ol tiu de Changling.

 


La maŭzoleo de la imperiestro Ŝunĝi en Orienta Maŭzolearo de Qing-dinastio 
 

 

    Qing-dinastio (1644-1911), la lasta feŭda dinastio en Ĉinio, regis 267 jarojn. Ĝiaj imperiestroj, imitante la faron de la imperiestroj de la antaŭaj dinastioj de Ĉinio, konstruigis grandiozajn maŭzoleojn en pitoreskaj lokoj. Estis sume 10 imperiestroj en Qing-dinastio. Krom la lasta, ĉiuj aliaj 9 imperiestroj estis entombigitaj en la Orienta Maŭzolearo aŭ en la Okcidenta Maŭzolearo de Qing-dinastio respektive laŭ la regulo, ke patro kaj siaj filoj ne estu enterigitaj en la sama tombejo. La Orienta Maŭzolearo situas en Zunhua-gubernio, Hebei-provinco kaj la Okcidenta Maŭzolearo en Yixian-gubernio, Hebei-provinco. La maŭzoleoj de Qing-dinastio karakteriziĝas per delikataj ŝtonaj gravuraĵoj. Sur la muroj kaj volboj de la hipogeoj estas plenaj de gravuritaj diversaj desegnoj, budhismaj sutroj kaj sorĉvortoj en sanskrito kaj la tibeta lingvo. La konstruaĵoj kaj gravuraĵoj kun klaraj kaj fluecaj linioj kaj plastikaj figuroj estas bone konservataj. Oni povas diri, ke ambaŭ maŭzolearoj estas grandiozaj ekspozicioj de skulpturo.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng