Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Kukolo
2013-01-11

    Kiam Dio kreis birdojn, Li ordonis al ĉiu, kie loĝi: al la cikonio la tegmenton, al la anaso la akvon, al la alaŭdo la kampon, al la hirundo la domon. Ĉiuj estis kontentaj pro sia loĝejo, nur la kukolo ne estis kontenta: tegmenton ĝi trovis tro aera, la akvon tro malseka, la kampon tro malmola, la domon tro senaera.

 

    La kreinto ekkoleriĝis kaj diris: "Nu, serĉu vi mem lokon, kiu plaĉas al vi." Depost tiu tempo migras kukolo de unu loko al alia, de unu lando al alia; sed li ankoraŭ ne trovis lokon, kie li plaĉe restas pli longe ol unu someron. Ĉiun nokton, dormas ĝi sur alia arbo. Siajn ovojn demetas ĝi jen en ĉi tiun, jen en alian neston. Tiam forflugas ĝi kaj ne konas siajn idojn, kaj ĝiaj idojn ĝin ne konas ankaŭ.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng