Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sep Antikvaj Ĉefurboj
2013-01-11

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Antaŭ miloj da jaroj la prapatroj de la ĉina nacio konstruis multajn primitivajn vilaĝojn. Kun la disvolviĝo de produktaj fortoj kaj la kresko de loĝantaro pli kaj pli grandiĝis la nombro kaj la skalo de vilaĝoj. Pluraj urboj de Xia-dinastio (21-l6-a jc a.K.) kaj Shang-dinastio (16-11-a jc a.K.) lokiĝis en la baseno de la Flava Rivero. Ili estis grandaj vilaĝoj siatempe. Arkeologoj trovis, ke iuj grandaj vilaĝoj estas ĉirkaŭitaj de ramitaj muroj. Ĉiuj tiuj grandaj vilaĝoj estas rigardataj kiel la plej fruaj urboj de Ĉinio.

 

    La historia noto de la Okcidenta Zhou-dinastio (11 jc a.K.-771 a.K.) montras, ke tiam oni jam konstruis ĉefurbon. Dank' al la disfalo de la sklava sistemo kaj fondiĝo de la feŭda sistemo, rapide disvolviĝis la produktaj fortoj en la centra Ĉinio. La nombro de loĝantoj rapide grandiĝis, produktaĵoj estis abundaj, trafiko facila, kaj la urboj rapide kreskis. Pro separatismaj reĝimoj kaj ofta anstataŭigo de dinastioj unu per alia, la grandaj urboj, kiel ĉefurboj, rimarkinde multiĝis tra la tuta lando. Inter ili la plej famaj estas Pekino, Xi'an, Luoyang, Kaifeng, Nankino, Hangzhou kaj An'yang. Ili estas plejado de antikvaj ĉefurboj de Ĉinio.

 

 
Skemo de sep antikvaj ĉefurboj

 

    La sep antikvaj ĉefurboj de Ĉinio ĉiu havas historion de pli ol 2 000 jaroj. Ili estis gravaj strategie kaj konstruitaj racie kaj grandskale. Ili ja estas trezoroj de la ĉina nacio.

 

 
Taihe-halo en Imperiestra Palaco de Pekino

 

    Pekino estas la ĉefurbo de la Ĉina Popola Respubliko kaj ankaŭ mondfama antikva ĉefurbo. 1 000 jarojn a.K. Yan-regno en norda Ĉinio prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon kaj nomis ĝin Ji. En 938 p.K. Liao-regno (916-1125) prenis la urbon kiel sian kromĉefurbon, kaj alinomis ĝin Nanjing. (Oni nomis ĝin ankaŭ Yanjing siatempe.) En 1153 Jin-regno (1115-1234) translokis sian ĉefurbon tien kaj nomis la urbon Zhongdu. En 1260 Hubilai surtroniĝis kaj post kvar jaroj li ordonis konstrui novan urbon Dadu, nordoriente de Zhongdu, kaj prenis ĝin kiel la ĉefurbon de Yuan-dinastio (1271-1368). Ming-dinastio (1368-1644) rekonstruis Dadu kaj donis al ĝi la nomon Pekino. Ankaŭ Qing-dinastio (1644-1911) prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon ĝis la pereo en 1911.

 


La antikva urbmuro de Xi'an, Shaanxi-provinco 
 

 

    Xi'an situas meze de Guanzhong-ebenaĵo de Shaanxi-provinco, sude de Weihe-rivero kaj norde de Qinling-montaro, kaj estas kun favora natur-medio. Antaŭ tre longe tie aperis urbo Fenggao, ĉefurbo de la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc a.K.-221 a.K.). Ĝi estis la plej granda politika, ekonomia kaj kultura centro de Ĉinio dum la periodo de la 11-a jc a.K. ĝis 771 a.K, poste la dinastio translokis sian ĉefurbon en Luoyang. Pro sinsekvaj militoj ĉiuj palacoj ruiniĝis en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.), sed post kiam Qin-dinastio (221-204 a.K.) prenis Xianyang kiel sian ĉefurbon, ĝi rekonstruis la urbon en pompan urbegon. La majesta Epang-palaco estis la plej grandioza palaco en la ĉina historio. Kun la pereo de Qin-dinastio la palaco forbrulis. En Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.) kaj Tang-dinastio (618-907) oni nomis la urbon Chang'an. Ĝi estis la plej granda urbo en la mondo siatempe, kun altaj urbomuroj, pompa palaco kaj larĝaj stratoj. La Silka Vojo, kiu komenciĝis de Chang'an, estis vojo de amikeco inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj en la antikveco. Kiel internacia urbo, Chang'an ludis aktivan rolon en la ekonomia kaj kultura interŝanĝo de Ĉinio kaj la Okcidento. Sed la urbon trafis plurfoje incendio kaj restis nur aro da ruinoj. Xi'an estis la politika, ekonomia kaj kultura centro de la antaŭa periodo de la ĉina feŭda socio kaj ankaŭ urbo, kiu funkciis kiel ĉefurbo plej longe en la ĉina historio. Nun restas tie multaj historiaj vidindaĵoj.

 

    Luoyang situas en la baseno de okcidenta Henan-provinco. Ĝin ĉirkaŭas belaj montoj. Antaŭ 5 000-6 000 jaroj vivis tie prapatroj de la ĉina nacio. En la Okcidenta Zhou-dinastio (11 jc a.K.-771 a.K.) ĝi funkciis kiel kromĉefurbo. En 770 a.K. reĝo Ping de la Orienta Zhou-dinastio (770-256 a.K.) translokis sian ĉefurbon de Xi'an al Luoyang. Poste, multaj reĝoj de la Orienta Zhou-dinastio prenis ĝin kiel sian ĉefurbon. Kiam Liu Xiu de la Orienta Han-dinastio (25 p.K.-220 p.K.) surtroniĝis, ankaŭ li prenis Luoyang kiel la ĉefurbon kaj konstruigis tie palacojn. Tiutempe prosperis ĝi en komerco. Kaj pli poste, la dinastioj Wei (220-265), Okcidenta Jin (265-316), Norda Wei (386-534), Sui (581-618), Tang (618-907), Posta Liang (907-923), Posta Tang (923-936) kaj Posta Zhou (951-960) prenis ĝin kiel sian ĉefurbon. Tial Luoyang estis nomata ĉefurbo de 9 dinastioj.

 

    Kaifeng lokiĝas sur la ebenaĵo sude de la Flava Rivero en orienta Henan-provinco. Antaŭ 5 000 jaroj tie jam aperis vilaĝoj. Ĝi estas unu el la plej fruaj evoluintaj lokoj de Ĉinio. En la ĉina historio sep dinastioj prenis la urbon kiel sian ĉefurbon. En la antikveco oni nomis ĝin Daliang aŭ Bianliang. Wei-regno en la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.) la unua prenis ĝin kiel sian ĉefurbon. En la periodo de 362 a.K. ĝis 225 a. K. ĝiaj ses reĝoj tenis sian regpotencon tie kaj la urbo fariĝis sufiĉe granda siatempe. En 225 a.K. Qin-regno pereigis Wei-regnon kaj la urbo estis pereigita. En la postaj 500-600 jaroj ĝi ne reprosperis. Dum la periodo de la Kvin Dinastioj (907-960) 4 dinastioj Posta Liang (907-923), Posta Jin (936-946), Posta Han (947-950) kaj Posta Zhou (951-960) prenis ĝin kiel sian ĉefurbon, tiel ke ĝi denove ekhavis fizionomion de granda urbo. En 960 fondiĝis Song-dinastio kaj Kaifeng, kiu alinomiĝis Dongjing, estis ĝia ĉefurbo. Post regado de 9 imperiestroj dum 168 jaroj ĝi fariĝis unu el la plej grandaj urboj de Ĉinio. Por eviti la atakon far mongoloj, Jin-regno translokis sian ĉefurbon en Kaifeng. Tamen la dinastioj Jin (1115-1234) kaj Yuan (1271-1368) detruis la urbon terure, ke ĝi reduktiĝis denove al ordinara urbo.

 

    Nankino troviĝas sude de Yangzi-rivero. Antaŭ 5 000-6 000 jaroj tie jam aperis vilaĝoj. En 333 a.K. Chu-regno pereigis Yue-regnon kaj konstruis sur ŝtona monto urbon Jinlingyi. En la periodo de la 3-a jc. ĝis la 6-a jc. la sudaj reĝimoj de Ĉinio kontraŭstaris al la nordaj reĝimoj sin apogante sur la natura ŝirmilo Yangzi-rivero. Tial Wu-regno (222-280) kaj la dinastioj de Orienta Jin (317-420), Song (420-479), Qi (479-502), Liang (502-557) kaj Chen (557-589) prenis Nankinon kiel la ĉefurbon. En la komenca tempo de Ming-dinastio (1368-1644), Nankino, kiel la tutlanda ĉefurbo, iom post iom fariĝis internacia urbo. Dum la periodo de la Taiping-a Ĉiela Regno ĝi estis politika centro de la kamparana revolucio. En 1911 eksplodis revolucio gvidata de d-ro Sun Jatsen. Qing-dinastio estis renversita kaj fondiĝis la Respubliko de Ĉinio (1912-1949). Nankino estis la ĉefurbo de la respubliko.

 

    Hangzhou estis gubernia urbo kaj nomata Qiantang en Qin-dinastio (221 a.K.-207 a.K.). Post 800 jaroj la gubernia urbo fariĝis prefektujo. En 589 imperiestro Wen de Sui-dinastio (581-618) pereigis Chen-regnon kaj donis al la prefektujo nomon Hangzhou. Imperiestro Yang, filo de Wen, fosis la Grandan Kanalon, kiu interligis Hangzhou kaj la ĉefurbon Luoyang, kaj Hangzhou fariĝis grava komerca urbo. En la fino de Tang-dinastio (618-907) okazis tutlanda tumulto, en ĉiuj lokoj fondiĝis separatismaj reĝimoj kaj komenciĝis la periodo de la Kvin Dinastioj (907-960). De 910 Hangzhou estis la ĉefurbo de Wu- kaj Yue-regnoj, kaj tio daŭris pli ol 70 jarojn. En la fino de la Norda Song-dinastio (960-1127) centra Ĉinio estis perdita kaj imperiestro Gaozong fuĝis suden. En 1129 li alvenis al Hangzhou kaj en 1138 li prenis ĝin kiel la ĉefurbon de la Suda Song-dinastio (1127-1279), kiu daŭris ĉ. 150 jarojn.

 


La loko, kie oni trovis grandnombron da testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj kun skribaĵoj (de Anyang, Henan-provinco) 
 

 

    Anyang situas en Henan-provinco kaj estis ĉefurbo de sep dinastioj. Ĝi estis ĉefurbo de Shang-dinastio (1600 a.K.-1046 a.K.), unu el la plej fruaj dinastioj de Ĉinio. En 1300 a.K. Shang-dinastio prenis Anyang kiel sian ĉefurbon.

 

    Apud Anyang elteriĝis granda nombro da testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj kun skribaĵoj, fajnaj bronzaĵoj kaj aliaj objektoj de Shang-dinastio. Skribaĵoj gravuritaj sur testuda ŝelo kaj besta osto estas sufiĉe evoluinta. Ili jam havas fundamentajn formojn en skriba kaj gramatika strukturoj de la ĉinlingvaj ideogramoj. Ili ludis gravan rolon en la evoluo de la antikva ĉina socio.

 

    Post Shang-dinastio estis ankaŭ aliaj ses reĝimoj kiuj prenis Anyang kiel sian ĉefurbon dum 399 jaroj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng