Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Strebo al la revo (II)
2013-01-14

    Danĝeroj kuŝas dum filmado

 


Qiao Qiao kaj lia asistanto Juna Wang ĉe la Flava Rivero  

 

    Dum longtempa filmado ĉe la bordoj de la Flava Rivero jam hardiĝis la karaktero de Qiao Qiao, tial eĉ antaŭ la danĝero de la vivo, li povas sin teni en trankvileco kaj aplombeco, kiujn malfacile haveblas aliaj samaĝuloj. 

 

    Li ne povas bone memori, ke kiom da danĝeroj li renkontis dum sia filmado. Fakte, la danĝero ofte okazis en lia laboro. En la jaro 2011 oni reguligis la Flavan Riveron. Intertempe, li daŭre filmadis ĉe ĝia bordo. Iutage akvego subite alvenis kun rapideco al la malprofundaĵo de la rivero, kie ili faris filmon pri la eloviĝo de birdetoj en birdnesto. En palpebrumo la lasta jam estis flosata sur akvo. Qiao, filmanta la nove naskitajn birdetojn, havis grandan simpation al ili, ĉar li tre bone komprenas, ke ili estos mortigitaj de la akvego. "Jam falis la vespero, sed ni ne havis lampon por prilumi. Antaŭe iu posedanto de boato promesis helpi nin, sed li ne venis. Mi hezitis, ĉar se mi savos la birdetojn, mi devos unue porti al la loko en sekureco la filmajn instrumentojn en granda valoro kaj je la pezo de pli ol 50 kilogramoj."

 

 
Birdoj en akvo de la Flava Rivero tra la lenso de Qiao Qiao

 

    Tre rapide alvenis la akvego, kaj ili ne havis tempon por tion fari. Qiao decidis savi la 3 birdetojn. Li kuris al la birdnesto, prenis ĝin kaj rapide kuris al la bordo de la rivero kune kun lia asistanto Juna Wang, portante la birdneston kaj la filmajn instrumentojn. "La akvonivelo jam atingis al mia talio. Mi plenforte kuris al la bordo, kun la birdetoj kaj la filmaj instrumentoj levitaj super mia kapo. Por mi estis la unua fojo havi tiel fortan deziron por la vivo, kiam la morto proksimiĝis al mi." tion diris Qiao. 

 

    Alia danĝero okazis en la somero de la jaro 2010, kiam Qiao kaj lia asistanto Juna Wang filmis reproduktadon de la ĉina botaŭro. Lia asistanto, tenanta la kameron kaj la tripiedon, pretis trapasi la Flavan Riveron per boato, sed silente venis granda serpento, kiu tre rapide naĝis al li. Je tio, mia asistanto ne povis respondi al la evento kaj falis en akvon kune kun la filmaj instrumentoj. Feliĉe, li bone scias naĝi kaj sin savis el la danĝero. Ĉiufoje, kiam Qiao rememoras tiun ĉi danĝeran scenon en la pasinteco, liaj okuloj malsekiĝis, ĉar la doloro ĉiam grincus en lia koro, se tiu ĉi katastrofo trafus lian amikon. "Mi esperas, ke neniam okazos malfeliĉo kaj ĉiuj estas ĉiam en sekureco kaj nur tiele, realiĝos mia revo."

 

    Mia revo estas sur la vojo

 

    En la pasintaj kelkaj jaroj, Qiao iris al nekalkuleblaj lokoj kaj foruzis nekalkuleblajn ŝuojn. "Mi filmis 2000-horajn materialojn por fari 90-minutan filmon en la fino. Ĝin oni prezentos al la tuta mondo, kaj per ĝi mi volas diskoni la ideologion pri medioprotekto."

 

    Estas malfacila afero por ordinaraj homoj fari filmadon dum 4 jaroj en sovaĝa medio, tamen por Qiao, ne gravas malbonaj kondiĉoj aŭ okupiteco, sed trezoras lia persisto en la revo. "La homa vivo estas mallonga. La doloro je la korpo estas malpli grava ol tiu je la menso. Kio estas la doloro je la menso? Tio estas, ke mi ne povas filmi la naturon, kiun mi amas! Mi preferas la nunan vivon, en kiu mi suferas je la korpo, sed mi feliĉas en la menso."

 

    Kelkfoje Qiao paŭzigis sian filmadon kaj faris iom da komerca filmado por akiri monon, per kiu li povas daŭrigi sian filmadon pri sovaĝaj animaloj. Qiao diris : "Ni nun bezonas ĵipon por transporti niajn filmajn instrumentojn kaj ŝpari monon por luo de aŭto." Li ĉiam serĉas financan helpon en la socio, sed bedaŭrinde, ĝis nun neniu volas doni al li financan helpon.

 

    Qiao ne scias, dum kiom longa tempo li faros la filmon pri la Flava Rivero, eble dum unu aŭ du jaroj, eble dum la tuta vivo. Li planos fari filmon pri popolajn rakontojn en la venontaj jaroj, tamen filmo pri la naturo estas lia celo de la tuta vivo. "Mia plej granda revo estas, ke miaj pensoj flugas en miaj filmoj."

 

    Pravas iu raporto pri Qiao Qiao, ke la plej bela afero por li estas nek internacia premio nek multaj aplaŭdoj, sed la filmado estas por li la plej bela momento de la tuta vivo. Li diris : "La 4-jara filmado ĉe la Flava Rivero estas mia plej granda riĉaĵo. Mi volas per mia filmo esprimi mian respekton al la naturo kaj ankaŭ al ĉiu individua vivo. Mi esperas, ke pli multaj homoj donos grandan atentos al la mediprotektado, faros prizorgon la naturo kaj vere agados en la realo."

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng