Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reta Vortaro por la poŝo
2013-01-14


PReVo sur ekrano de tabulkomputileto 

 

    Libera Folio: PReVo estas Android-programo, kiu instalas Retan Vortaron en poŝtelefonon aŭ tabul-komputilon. Kian avantaĝon ĝi havas kompare al krozila aliro al Reta Vortaro? Kaj kian avantaĝon ĝi havas kompare al instalo de Reta Vortaro en ekzistanta vortara programo, ekzemple ColorDict?

 

    Neil Roberts: La ĉefa avantaĝo kompare kun la uzo de normala krozilo estas ke oni ne bezonas retkonekton. Laŭ mi tio estas sufiĉe grava, ĉar ekzemple dum oni vojaĝas eksterlande ofte oni ne povas senpage uzi la interreton. Krome ĝi estas pli rapida, ĉar la datumoj estas jam en la telefono.

 

    Mi ne provis ColorDict, sed mi povas kompari ĝin kun GoldenDict. PReVo estas pli facile instalebla, ĉar oni devas klaki nur unu butonon ĉe la vendejo Google Play. Ne necesas poste mem konverti la datumojn kaj kopii ilin en la telefonon. La interfaco de PReVo estas kreita specife por la datumoj de ReVo, do ekzemple la indeksoj por la multaj lingvoj estas kerna parto. Ankaŭ funkcias la ligiloj inter la artikoloj, kaj oni povas tajpi esperantajn literojn uzante la x-sistemon.

 

    Libera Folio: La nuna versio havas la numeron 0.4. Kiaj plibonigoj atendeblas en la sekva versio? Ĉu oni estonte evitos la neceson ĉiufoje elekti la preferatan lingvon, kiam oni ŝaltas la programon?

 

    Neil Roberts: Mi ricevis kelkajn petojn por novaj trajtoj, kaj kvankam mi ne havas multege da tempo por labori pri la projekto, mi intencas fari ilin laŭŝtupe. La ĉefa sekva celo estas havigi agordon por kaŝi la tradukojn de kelkaj lingvoj. Ekzemple, ne tiom interesas min la tradukoj al Interlingvao. Kaj jes, estus bone se ĝi komence montrus la serĉpaĝon por la plej uzata lingvo anstataŭ ĉiam devigi elekti lingvon.

 

    Libera Folio: Kial vi decidis fari la programon?

 

    Neil Roberts: Mi ankoraŭ lernas Esperanton (kiel ĉiu esperantisto), kaj mi ofte troviĝas en konversacio kaj ne scias la ĝustan vorton. Mi kredas ke la plej efika maniero por lerni novajn vortojn estas enkapigi ilin tuj, ĉar tiel oni povas memori ilin kun la kunteksto. Estas malfacile ĉiam porti vortaron, sed mi jam ĉiam portas mian telefonon. Tial PReVo solvas problemon almenaŭ por mi, kaj jam farinte la laboron mi pensis ke eble ĝi ankaŭ povos helpi aliajn homojn kun la sama problemo.

 

    Libera Folio: Kiomfoje ĝi jam estis elŝutita?

 

    Neil Roberts: Aktuale estas 218 uzantoj. Mi scias ke la merkato por esperantaj programoj por Android estas pli granda ol tio, ĉar la "Esperanta murpapero" havas almenaŭ 500 uzantojn kaj la aŭskultilo por Muzaiko havas 1.000. Kvankam la programo estas senpaga kaj mi ne ricevos monon per pli da uzantoj, tamen oni volas kreskigi tiun nombron simple pro persona fiero pri la laboro.

 

    Libera Folio: Ĉu la vortara datumbazo en la programo estos regule ĝisdatigata, same kiel ReVo en la reto?

 

    Neil Roberts: La datumbazo estas ĝisdatigata kun la novaj versioj de la programo. Tiel, se oni instalas ĝin per Google Play, la vortoj estos aŭtomate ĝisdatigitaj. Mi intencas krei novan version almenaŭ ĉiun duan monaton por havigi la freŝan datumbazon eĉ se mi ne tiom ofte ŝanĝas la programon mem.

 

    Libera Folio: Ĉu antaŭvideblas versio por iPhone?

 

    Neil Roberts: Mi mem ne havas sperton krei programojn por iPhone, kaj laŭ mia kompreno oni devas pagi multe jam nur por havi la ilojn por tia programado. Tial ĝi ne tiom interesas min. Tamen la fontokodo de PReVo estas libere havebla, do iu ajn rajtas krei tion uzante mian verkon kiel bazon se oni volas. Mi bonvenigus kaj volonte helpus tiun laboron.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng