Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina baleto "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" prezentita en la Arta Centro de Kennedy de Usono
2013-01-14


Scenejo de la baleto "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" 
 

Spektantoj en la Arta Centro de Kennedy de Usono por spekti la baleton "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" 

 

    La 11-an de januaro, 2013, estis enscenigita en la scenejo de la Arta Centro de Kennedy de Usono la baleto "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" kune prezentita de la Hongkong-a Danca Trupo de Ĉinio kaj la Guangdong-a Kanta kaj Danca Teatro. La baleto kun la pentraĵo "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" farita de Zhang Zeduan, fama pentristo en la Norda Song-dinastio (960-1127), kiel inspira origino, estis redaktita kaj verkita de Liang Guocheng, fama ĉina koregrafo de popolaj dancoj kaj arta direktoro de la Hongkong-a Danca Trupo. Ĝi estas rigardata kiel plej sukcesa verko de la Hongkong-a Danca Trupo en la lastaj jaroj.

 

    La fama pentraĵo en la Norda Song-dinastio "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" estas konservita en la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino. Ĝi kun la longeco de 5 metroj priskribas prosperajn scenojn en la Festo Klaro kaj Brilo ĉe ambaŭ bordoj de Bianhe-rivero, kiu trapasis Bianliang (la nuna urbo Kaifeng), ĉefurbon de la Norda Song-dinastio. En la pentraĵo vidiĝas pli ol 800 homoj kun diversaj mienoj.

 

    Post sia unuafoja prezentiĝo en Hongkongo en la jaro 2007 la baleto estis prezentita pli ol 30 fojojn en Hongkongo, Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou, Nankino kaj aliaj lokoj. Ĝi estis prezentita ankaŭ en la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 kaj en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en la jaro 2010.

 

     Kiel unu el la programeroj de la akvitado de la rondira prezentado organizita de la Ĉina Kompanio por Ekstera Prezento dum la Printempa Festo, la baleto estis prezentita du fojojn en la Arta Centro de Kennedy de Usono la 11-an kaj la 12-an de januaro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng