2013-01-14
 Jin Songhao dum prezentado |
La 12an de januaro, 2013, en la Arirang-a Glaci-neĝa Festivalo en la Yanji-a Korea Aŭtonoma Regiono, Ĉinio, Jin Songhao, kronita kiel la glacia reĝo de la mondo, prezentis la miraĵon en malvarmega vetero kun la temperaturo de 20 gradoj sub la nulo. Li kun la tute nuda korpo en neĝo manĝis koreajn vermiĉelojn kaj trinkis bieron.
Jin Songhao estas 58-jara koreano el Huachuan, Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio. Januare de 2011 li restis pli ol 120 minutojn en vitra ujo kun glaci-pecoj, dum sia prezentado sur la montpinto Tianmen en Zhangjiajie, Hunan-provinco, kaj per tiu rezulto li rompis la mondan rekordon de 115 minutoj, kiun kreis nederlandano Wim Hof, kaj fariĝis la glacia reĝo de la mondo. En la sama jaro li kun la nuda korpo en neĝo restis 46.7 minutojn en Argan, Interna Mongolio - la nova Monda Guinness-Rekordo.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|