Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malfermiĝis la unua hospitalo por migrobirdoj en Ĉinio
2013-01-14

 
La hospitalo forme malfermata
 

Vundita ardeo prizorgata de Li Chunru 

 

    La 13-an de januaro, 2013, la unua hospitalo por migrobirdoj estis malfermita en Ĉinio. Startigis ĝin Li Chunru, protektanto de birdoj, kaj finance subtenis ĝin birdprotektaj organizoj kaj individuoj.

 

    Estas en la hospitalo konsultejo, intensiva zorga ĉambro, malsanulaj ĉambroj, resaniĝaj ĉambroj kaj lageto por distrado. Pli ol 200 vunditaj kaj malsanaj migrobirdoj estos kuracataj ĉi tie. Pliboniĝos inkubacio, malsovaĝeco, kuracado kaj kontrolado, kaj komencos laboroj por kuraci kaj savi migrobirdojn ĉirkaŭ la lago Poyang.

 

    La 70-jara Li Chunru protektas kaj prizorgas 7 mil migrobirdojn en insuloj de la lago dum la pasintaj 23 jaroj. La lago Poyang estas la plej granda dolĉa lago en Ĉinio kaj grava malsekejo en la mondo. En ĉiu oktobro flugas al la lago Poyang mil centoj da migrobirdoj el Rusio, Mongolio, Japanio, Koreio kaj nordorientaj kaj nordokcidentaj partoj de Ĉinio. Vivas pli ol 300 specoj de migrobirdoj en la lago Poyang, kaj restas ĉi tie 98% da blankaj gruoj en la mondo kaj 80% da orientaj blankaj gruoj en la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng