Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unua persona fotovoltaa instalaĵo kupliĝis kun elektroreto en Ĉinio
2013-01-15

 
Xu Pengfei (maldekstre) prezentas al amiko sunpanelojn sur la tegmento.
 

Xu Pengfei kontrolas la elektrometron de la fotovoltaa instalaĵo. 

 

    Ĝis la 13a de januaro, 2013, la privata fotovoltaa instalaĵo de Xu Pengfei, ordinara loĝanto de la urbo Qingdao, urbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, jam produktis entute 123.6 kilovatto-horojn da elektro, kaj tiu kvanto povas tute kontentigi la elektran postuladon de la loĝantaro.

 

    La elektroprodukta instalaĵo de Xu Pengfei estas la distribuita fotovoltaa kurentfonto troviĝanta sur la tegmento de lia loĝdomo. La elektroprodukto provizas la familion mem, kaj la superflua kvanto jam kupliĝis kun la ŝtata elektroreto por vendo. Tio estas la unua privata instalaĵo de distribuita fotovoltaa kurentfonto, sukcese kuplita kun la elektroreto en Ĉinio.

 

    En la 21a de decembro, 2012, la distribuita fotovoltaa kurentfonto de Xu Pengfei sukcese kupliĝis kun la elektroreto de la supremenciita provinco. Dum la pasintaj pli ol 20 tagoj la fotovoltaa instalaĵo produktis entute 123.6 kilovatto-horojn da elektro. Lia familio konsumis 87 kilovatto-horojn kaj la resta kvanto estis liverita al aliaj uzantoj. Li elspezis pli ol 20 mil juanojn por starigi la instalaĵon kun la dezajnita vivdaŭro de 20 jaroj. Li kalkulis, ke dekjara funkciado de la instalaĵo povas kovri la tutan investon, kaj en la ceteraj dek jaroj la familio profitos de ĝi.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng