2013-01-15
 En la malferma ceremonio de la projekto en Sudano okazinta en la 14-a de januaro, 2010 |
La 13-an de januaro, 2013, raportisto informiĝis el la ambasadorejo de Ĉinio en Sudano, ke 3 ĉinaj laboristoj estis perforte forkaptitaj en Darfur en okcidenta Sudano, kaj unu ĉina inĝeniero malaperis.
Je la 2-a horo posttagmeze de la 12-a de la kuranta monato laŭ la loka tempo, la ĉina konstruejo de vojprojekto en Sudano estis atakita de armitaj teroristoj, kiuj forkaptis 3 ĉinajn ŝoforojn kaj kelkajn sudanajn laboristojn. Plie, unu ĉina inĝeniero malaperis kaj ne estis trovita ĝis nun.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|