Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fermiĝis la 3-a Qinghai-a Internacia Vintra Konkurso por Defii la Limon Rapide Transpasi la Flavan Riveron
2013-01-15


Naĝisto en konkurso 

 

    La 12-an de januaro, 2013, la 3-a Qinghai-a Internacia Vintra Konkurso por Defii la Limon Rapide Transpasi la Flavan Riveron fermiĝis en la gubernio Guide de Qinghai-provinco en okcidenta Ĉinio. En la konkurso partoprenis 45 genaĝistoj el Ĉinio, Usono, Sud-Afriko, Rusio, Islando, Armenio kaj aliaj 4 landoj kaj regionoj.

 

    En la samtaga konkurso partoprenis 30 naĝistoj kaj 15 naĝistinoj, inter kiuj la plej aĝa estas 62-jara kaj la plej juna -- 21-jara. La rapida fluo, alta altitudo, maldensa oksigeno kaj malalta temperaturo estis kvar malfaciloj por defii la limon. Laŭ aĝo de la naĝistoj la organizanto de la konkurso aranĝis ilin en grupojn: la grupo A por la vira 500-metra naĝado, la grupo B por la vira 500-metra, la grupo A por la virina 500-metra kaj la grupo B por la virina 500-metra. La genaĝistoj konkursis en akvo kun akvokvalito de la unua klaso laŭ la ŝtata normo, temperaturo de 26 gradoj akvosurface kaj 4 gradoj akvosube kaj altitudo de 2200 metroj.

 

    Post intensa konkuro Yin Molin gajnis la ĉampionecon de la grupo A por la vira 500-metra, Zhang Tao tiun de la grupo B por la vira 500-metra, Liu Wenting, tiun de la grupo A pro la virina 500-metra kaj Shao Wenfang tiun de la grupo B por la virina 500-metra. Miharbuchek el Slovakio gajnis la duan lokon de la grupo A por la vira kaj Marina el Rusio la trian lokon de la grupo A pro la virina.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng