Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio faros klaran mezuradon pri la insulo Diaoyu
2013-01-16


La ĉina markontrola aviadilo Y-12IV krozis super la insulo Diaoyu la 13-an de decembro, 2012. 

 

    La 14-an de januaro, 2013, post publikigo de la "Blua Libro pri Mezurado de Geografiaj Informoj", Li Zhigang, direktoro de la Ŝtata Geografia Centro de Ĉinio, diris intervjuite, ke la unuaperioda projekto por la mezurado de insuloj plenumiĝis, kaj la duaperioda projekto kovros la tutan marareon de Ĉinio, inkluzive de la insulo Diaoyu. La geografia informo pri la insulo Diaoyu publikigita de Ĉinio venas ĉefe el la donitaĵoj ricevitaj de senpilota aviadilo. En la estonteco Ĉinio realigos la kompletan kovron de la tuta marareo en la duaperioda projekto de la mezurado de insuloj. Ĉi-jare Ĉinio publikigos la geografiajn informojn ricevitajn en la mezura projekto de la insuloj. La projekto estas gvidata de la Ŝtata Administracio de Mezurado, Mapado kaj Geografiaj Informoj kaj praktikata de la mezuraj departementoj armeaj kaj lokaj.

 

    Li Zhigang malkaŝis, ke ĉe junio de la kuranta jaro Ĉinio publikigos la rilatajn donitaĵojn de la unuaperioda projekto. La donitaĵoj rilatos ĉefe la insulojn, kiuj troviĝas interne de 100 kilometroj for de la marborda linio de Ĉinio. La unuaperioda projekto ne tuŝas la insulon Diaoyu pro tio, ke ĝi estas pli ol 300 kilometroj for de la ĉeftero de Ĉinio. La duaperioda projekto enhavos la mezuradon de la tuta marareo de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng