Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Mediprotekta Ministerio de Ĉinio postulas certigi la rajton de la publiko pri sciado
2013-01-16


Turistoj kun maskoj vizitas la Imperiestran Palacon en Pekino. 

 

    La 14an de januaro, 2013, la Mediprotekta Ministerio de Ĉinio publikigis anoncon, postulante, ke diversaj lokoj serioze plenumu la taskon pri monitorado kaj antaŭaverto de la aerkvalito en la vetero kun grava poluo, efektive plifortigu la preventon kontraŭ la atmosfera poluo, malpliigu la influon de la poluo kaj certigu la sanon de la popolanoj. La anonco emfazas, ke diversaj lokoj devas senprokraste publikigi al la publiko en influitaj regionoj la informojn pri la aerkvalito per radio, televido, reto kaj ĵurnalo por certigi la rajton de la popolanoj pri sciado.

 

    Nun en pluraj lokoj de Ĉinio estas nebula vetero, kaj la atmosfero estas grave poluita. Tio malutilas al la vivo kaj al la sano de la popolanoj.

 

    La Mediprotekta Ministerio de Ĉinio postulas, ke diversnivelaj mediprotektaj departementoj prenu la maldensigon de la partikla materio en la aero kiel gravan punkto de la laboro, gravigu la laboron pri monitorado kaj antaŭaverto de la aerkvalito dum la periodo kun grave poluita vetero kaj severigu la disciplinon; ke oni devu starigi la plej rigorajn normojn pri ellaso de atmosferaj poluaĵoj kaj la sistemon pri limigo de ellaso.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng