Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Usona profesoro en Ĉinio
2013-01-16

de XU XIAOQING

 


Gu Lixing
 

Gu Lixing (maldekstre ) ricevas honoran premion Blanka Magnolio de la ŝanhaja magistrato en la jaro 2011. 

 

    "Mi naskiĝis en farmo en la ŝtato Kansaso, Usono. En universitato mi ne interesiĝis pri mia studfako: kemio. Poste mi ne fariĝis kemia instruisto de supera mezlernejo, sed ekamis interkulturajn interŝanĝojn. Mi venis al Ĉinio kaj ekamis tiun ĉi landon," diris al mi 55-jara profesoro Steve J. Kulich, kies ĉina nomo estas Gu Lixing, en sia oficejo de Interkultura Instituto sub la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj.

 

    En la jaro 2011 la ŝanhaja magistrato donis la honoran premion Blanka Magnolio al 12 fremdlandanoj, kaj Gu Lixing estis unu el ili. Li ne estis ĉefadministranto de internacia entrepreno, tamen li spertis preskaŭ ĉiujn ŝanĝiĝojn dum la periodo de reformado kaj pordomalfermo en Ĉinio. Jam 18 jarojn li loĝis en Ŝanhajo, kaj liaj lernantoj troviĝas en diversaj lokoj de Ĉinio. Li okupas sin pri la studado de interkulturaj valoroj kaj identeco.

 

    "En la 1980-aj jaroj mi unue studis la ĉinan lingvon dum du jaroj en Tunghai-universitato en la urbo Taizhong, Taiwan, kaj poste studis preskaŭ kvar jarojn en Xiamen. Krome mi havis stud-spertojn en sudorient-aziaj landoj. Mi pensis, ke ili povas esti miaj preparoj por 'koni Ĉinion'. En la jaro 1993 mi kaj mia germana edzino venis al Ŝanhajo. Tio estis bona ŝanco, ĉar tiam Ŝanhajo estis en la periodo de rapida disvolviĝo. Komence ni planis resti tri aŭ kvar jarojn en la urbo kaj poste reveni al Eŭropo aŭ Usono. Neatendite, ke ni ne foriris sed restas jam 18 jarojn ĉi tie," diris Gu Lixing.

 

    En la 1990-aj jaroj, kiam Gu Lixing alvenis al Ŝanhajo, li laboris en la sekcio por trejnado de studentoj veturontaj al fremdaj landoj por plua studado sub la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. Tio estis la eduka sekcio por plenkreskuloj. "Mi lernigis ĉinajn klerulojn kaj entreprenistojn kiel trakti diversajn aferojn, ekzemple pri interkulturaj etiketoj, diferencoj inter la orienta kaj okcidenta kulturoj, kaj kiel rigardi sin mem kaj tradiciojn de la ĉina kulturo."

 

    "Kiu vi estas? Kio estas via kultura identeco?" Tio estas oftaj demandoj al la ĉinaj lernantoj en la klaso de Gu Lixing. En la pasintaj 18 jaroj li instruis dek milojn da ĉinaj lernantoj. Li tre ĝojis vidi, ke multaj ĉinaj fakuloj kiuj studis eksterlande en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj revenis al Ĉinio unuj post aliaj. Tio, laŭ lia opinio, estas bona fenomeno. Li diris: "Interkulturaj kunfandiĝo kaj reciproka kompletigo utilas al la disvolviĝo de la nuna Ĉinio, kaj Ĉinio devas plu sendi junulojn eksterlanden aŭ kuraĝigi ilin mem iri vidi la eksteran mondon por lerni kaj reporti bonajn aferojn."

 

    Gu Lixing opinias, ke la ŝanĝiĝoj en la ĉina socio fariĝis pli drastaj post la jaro 2000, ĉar en tiu periodo Ĉinio membriĝis al la Monda Komerca Organizo, akiris la rajton gastigi la Olimpikojn kaj la Mondan Ekspozicion, sukcese enorbitigis kosmoŝipojn, elbakis eminentajn sportistojn kiel Yao Ming kaj Liu Xiang, kaj kelkfoje organizis internaciajn sportludojn kaj artofestivalojn ktp. "Ĉinoj fariĝis pli memfidaj, kaj pli multe zorgas pri respondoj el la ekstera mondo; samtempe ili estas pli konfuzitaj rilate al la memkoncepto aŭ pri la taksado de la propra tradicio. Tio estas la neevitebla procezo de la socia disvolviĝo," analizis Gu Lixing.

 

    Gu Lixing verkis libron Ĉinoj en la 21a Jarcento -- Ŝanĝiĝantaj Valoroj en la Tergloba Vilaĝo kaj aliajn, kaj nun li okupiĝas pri instruado de kandidatoj por magistreco kaj doktoreco. Li provas plu diversajn interkulturajn instruadojn en ĉinaj klasoj kaj volas trejni pli da interkulturaj kleruloj por Ĉinio.

 

    "Mi esperas, ke mia interkultura instruado kaj esplorado helpos ĉinojn pli bone koni sian kulturan identecon, kaj pli bone akomodiĝi al la tutmondiĝo dum la disvolvo de la ĉina kulturo," diris tiu ĉi usona profesoro.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng