Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La packonserva hospitalo de Ĉinio en Libano faris senpagan kuracadon por lokaj lernantoj
2013-01-17


Ĉinaj kuracistoj faras senpagan kuracadon por lokaj lernantoj. 

 

    La 14-an de januaro, 2013, 12 kuracistoj pri interna medicino, kirurgio, otorinolaringologio, dermologio, oftalmologio kaj ortopedio de la packonserva duaklasa hospitalo de Ĉinio en Libano venis al loka lernejo establita de misiistoj por fari senpagan korpo-ekzamenon por 66 lernantoj en la aĝo de malpli ol 10 jaroj.

 

    Post la korpo-ekzameno, en la nomo de la duaklasaj hospitaloj de Ĉinio, direktoro Guo Hai donacis al la lernejo 100 ekzemplerojn de murkalendaroj por la jaro 2013 kaj medikamentojn kun la valoro de 5 mil juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).

 

    Mahamoud, direktoro de la lernejo, diris kun emocio: "Nia lernejo longtempe akceptas la helpon de duaklasaj hospitaloj de Ĉinio. Ĉiuj kurac-taĉmentoj de Ĉinio al Libano venis al nia lernejo. Ili donis al ni ne nur medicinojn, sed ankaŭ materialojn por vivi kaj lerni. Hodiaŭ ni refoje ricevis la malegoisman helpon de ĉinaj packonservaj armeanoj kaj spertis la puran kaj malegoisman amikecon de la ĉina popolo. Ni estas ege dankemaj."

 

    La duaklasaj hospitaloj de Ĉinio longtempe sur sin prenas la taskon pri kuraca garantio al pli ol 12 mil packonservaj oficiroj kaj soldatoj el pli ol 30 landoj. De la lasta tagdeko de junio, 2012, ili akceptis lokajn malsanulojn je 3 mil homfojoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng