Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Cui Tiankai eksplikis internacian kunlaboron pri batalo kontraŭ terorismo
2013-01-17


Cui Tiankai en ekspliko pri la internacia kunlaboro por batalo kontraŭ terorismo 
 

Dum la publika debato de la Sekureca Konsilio de UN pri la temo "preni sintezajn rimedojn por bati terorismon" 

 

    La 15an de januaro, 2013, Cui Tiankai, ĉina vicministro pri eksteraj aferoj, asertis en la ĉefstabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, ke la internacia komunumo devas kunlabori plu, preni sintezajn rimedojn kaj fari senlacan penon por radikale elimini la terorisman minacon, kaj Ĉinio volas fari sian kontribuon.

 

    Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan debaton pri la temo "preni sintezajn rimedojn por bati terorismon", kaj ĝin prezidis Hina Rabbani Khar, pakistana ministro pri eksteraj aferoj. Cui rimarkigis en sia parolo, ke en la lastaj jaroj la internacia komunumo akiris serion da pozitivaj progresoj en la batalo kontraŭ terorismo, kaj ĝenerale reduktiĝis la terorisma minaco; sed aliflanke, restas tre severa la situacio de la internacia kontraŭterorisma batalo; en iuj regionoj oftas teruraj aktivadoj, ĉar la tumulto en tiuj regionoj donas la okazon al la teroristaj fortoj; nuntempe terorismaj organizoj havas junajn membrojn, tre diversajn rimedojn kaj retan komunikadon; la internacia komunumo devas peni plu por radikale elimini la terorisman minacon.

 

    Li diris, ke Ĉinio subtenas la gravan rolon de la Sekureca Konsilio kaj UN kunordigi la klopodojn de ĉiuj landoj por komuna batalo kontraŭ terorismo, persistas ĉe la opinio serioze plenumi koncernajn rezoluciojn de UN kaj komplete efektivigi la Tutmondan Kontraŭterorisman Strategion, aplaŭdas la starigon de kontraŭterorisma centro de UN, kaj esperas, ke ĉiuj kontraŭterorismaj institucioj de UN plifortigos la kunordigon kaj agos kiel komunaj fortoj.

 

(Redaktoro: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng