Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
ĈEL okazigis kunvenon de sia konstanta komitato
2013-01-17

Teksto de Chen Ji kaj fotoj de Zhao Xi 

 

 

    La 16-an de januaro, 2013, la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis kunvenon de sia konstanta komitato. En ĝi partoprenis 22 konstantaj komitatanoj. S-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, prezidis la kunvenon. S-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, ĉeestis la kunvenon. Li kuraĝigis la Ĉinan Esperanto-Ligon en la venonta jaro fortigi kunlaboradon kun la lokaj E-organizoj kaj E-instruadon inter junuloj. Li diris, ke E-instruado estas longtempa tasko, en tiu ĉi flanko la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj devas preni sur sin la respondecon, plivastigi pensojn kaj helpe de nova teknologio en reto malfermi interagadan lernadon.

 

    S-ino Chen Shi, direktorino de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, resumis la laboron de la ligo en la pasinta jaro. En la pasinta jaro la Ĉina Esperanto-Ligo lanĉis serion da aktivadoj nomataj la "Azia Jaro por Esperanto", por kiu ĝi organizis en Mongolio kaj Koreio interkulturajn programojn kaj okazigis la aktivadon la "Ĉina Tago", kadre de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Vjetnamio. La vivplenaj aktivadoj donis al la ligo pli da vigleco kaj akcelis la interŝanĝojn de e-istoj de Ĉinio kaj la supremenciitaj tri landoj. Laŭ la prezento de Chen Shi, la Ĉina Esperanto-Ligo en la kuranta jaro partoprenos en la 7-a Azia Kongreso de Esperanto en Israelo kaj en la 98-a UN-o en Islando, kaj dume aranĝos novajn aktivadojn.

 

    En la kunveno la ĉeestantoj diskutis ankaŭ pri la gastiganta urbo de la 67-a IFEF-kongreso en Ĉinio, ĝis nun kvin ĉinaj urboj nome Bengbu, Hefei, Wuhan, Baotou kaj Kunming kandidatiĝis por la gastigado de la kongreso. S-ro Han Zuwu, prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanta Asocio simple prezentis la kondiĉojn de la kvin urboj. Post tutflanka esplorado kaj interkonsiliĝo kun la lokaj registaroj oni decidos la gastigonton. En la pasinta jaro IFEF en sia kongreso decidis, ke la 67-a IFEF-kongreso okazos en Ĉinio en la jaro 2005.

 

    S-ro Sun Mingxiao, direktoro de la Sekcio pri Internaciaj Aferoj de la Zaozhuang-a Universitato, prezentis la preparadon de la Internacia Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato, kiu havas areon de pli ol 600 kvadrataj metroj kaj laŭplane funkcios en majo de la kuranta jaro, nun ankoraŭ mankas al la muzeo ekspoziciaĵoj, do li alvokas, ke e-istoj kontribuu por la muzeo. Kontaktiĝu kun li laŭ la poŝto: semio@163.com.

 

Redaktoro : Chen Ji

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng