Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ambasadoro de EU en Ĉinio: ne ekzistas "komerca batalo" inter EU kaj Ĉinio
2013-01-18


Markus Ederer, ambasadoro de la Eŭropa Unio en Ĉinio 

 

    Markus Ederer, ambasadoro de la Eŭropa Unio en Ĉinio, diris en la gazetara konferenco okazinta la 16-an de januaro, 2013, ke ne ekzistas "komerca batalo" inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, kaj la du flankoj havas belan kunlaboran perspektivon en multaj kampoj.

 

    Markus Ederer diris: "Mi tute ne aprobas la diron pri 'komerca batalo' inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio." Li emfazis, ke kvankam estas malakordaĵo en komercado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, tamen ĝia seriozeco estas troigita. En la pasinta jaro la rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio havis ĉiuflankan progreson. Ĉi-jare estas 10-jara datreveno de la establiĝo de la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio, kaj la antaŭa atendas antaŭenpuŝi kune kun la lasta la duflankan kunlaboron. Pri multe atentata trakto pri investa interkonsento inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio Markus Ederer diris, ke nun la du flankoj ne havas grandan malakordon kaj laŭplane ili oficiale komencos la trakton en la kuranta jaro.

 

    Parolante pri la kunlaboro inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio en daŭrigebla urbanizo Markus Ederer diris, ke la Eŭropa Unio volontas dividi kune kun Ĉinio sperton pri daŭrigebla urbanizo per la Urbestra Forumo de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, kaj helpi Ĉinion pli bone trakti la defiojn kaj problemojn alportitajn de urbanizo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng