Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Raporto pri la 11-a Novjara Renkontiĝo en Xanten
2013-01-18

 

 

    Entute 161 homoj el 14 landoj ĉeestis en la 11-a Novjara Renkontiĝo, kiu okazis de la 27-a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3-a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono).

 

    En la unua jardeko de sia ekzisto la Novjara Renkontiĝo (NR) sukcese akiris la famon esti la vintra renkontiĝo por Esperanto-familioj - kun riĉa infana programo por la diversaj aĝogrupoj. Ankaŭ ĉi-jare la gaja infanaro el sep landoj, ĉ. 40-kapa, plene ĝuis la riĉan oferton - ĉefe manlaboroj, ludoj kaj kantoj, grandparte kadre de la renkontiĝa temo "revoj kaj sonĝoj".

 

    Intertempe multaj el la iamaj infanoj fariĝis junuloj kaj nun gaja grupo de dudeko da junuloj inter 12 kaj 20 jaroj denove formis belan kunularon kaj bone amuziĝis dum la jarfina semajno. Pli kaj pli la Novjara Internacia Semajno por junuloj, kadre de NR, allogas kunfestantojn.

 

    En NR dum la jaroj kreskis ankaŭ la prelega programo, kun trideko da diversaj ofertoj, kiu allogas homojn de ĉiu aĝo. Ĉi-foje eblis interalie sekvi prezentojn pri ekstersunsistemaj planedoj, modernaj hejtsistemoj, subkonscia rasismo, financa krizo, amo, Japanio, la venonta Azia Kongreso en Israelo, Ruando (dudek jarojn poste), la projekto Mazingira, Vikipedio kaj libera scio, fotado, ludoj, maŝintradukado, nederlanda biciklo-kulturo, dormado, kondutdependeco, alttalentuloj, persona evoluo, la lingvoprojekto Lidepla kaj budaismaj meditado kaj filozofio. Oni povis partopreni krome en tradukateliero, filmoateliero (kaj spekti aliajn filmojn), en teatra kurso, diversaj masaĝorondoj, trikado, harplektado, ĵonglado, Mahjong-kurso, senstreĉiga gimnastiko, jogo, teatrosporto kaj svingodancado. Aŭ simple iom revadi en la revosalono belege ornamita de sinjoro Christoph Frank. Kaj kompreneble ni traktis ankaŭ Esperanton mem - temis pri la Esperanto-centroj, nia estonteco ("Kien ni iras?"), Esperanto en politiko kaj la aktualeco de fina venko. Malfacilis enui dum NR...

 

    Pri Esperanto-lernantoj zorgis Mazi-prezentado kaj pliaj kursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio. Instruemuloj povis sekvi enkondukon en la Cseh-metodon.

 

    En la arta programo ni havis plurajn koncertojn - de jOmO, Tone el Brazilo kaj de la Tuluza fabelrakontistino kaj kantistino Vjera - ĉiuj tri entuziasmigis sian publikon. Vjera prezentis ankaŭ fabelojn kaj laŭtlegis ĉapitrojn el La eta princo. Christoph Frank prezentis la (pup-)teatraĵon La sonĝofranduleto. Kantigis la partoprenantojn en pluraj rondoj Saskia Idzerda kaj Jesper Jacobsen. Kaj en la adiaŭa vespero partoprenantoj impresis per sia arto kaj lerto.

 

    Iom ni ankaŭ forlasis la ejon - por diversaj promenoj, laŭ la apuda lago kaj al la urbocentro de Xanten, kaj ankaŭ al la Arkeologia Parko de Xanten, kie prezentiĝas la romia historio de la urbo. La skoltema junularo kompreneble ankaŭ iom eksterumis.

 

    La internacia renkontiĝo de pli ol cento da homoj kompreneble allogis ankaŭ la gazetojn de la regiono, radion kaj televidon, kiuj ĉiuj afable raportis pri ni.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng