Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pola Esperanto-Asocio denove havas prezidanton
2013-01-21

 

    La antaŭa prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, demisiis jam komence de majo 2012, post unujara oficado. La estraro de li gvidita vidis kiel sian ĉefan taskon ŝanĝi la statuton de la asocio kaj modernigi ĝian strukturon, tiel ke la membroj ne plu devu aliĝi al iu el la regionaj filioj de PEA, sed rekte al la asocio. La statutoŝanĝo estis efektivigita, sed poste oficiale kontestita de interna opozicio, kaj tial nevalida.

 

    Post sia demisio, Arkadiusz Zychewicz unue indikis, ke li restos en la estraro kiel ordinara membro. La estraro tamen en la praktiko ne funkciis, kaj en septembro Arkadiusz Zychewicz anoncis, ke li komplete forlasas ĝin. Libera Folio unue en julio kaj denove en oktobro 2012 turnis sin al Arkadiusz Zychewicz por ekscii la kialojn de lia decido, sed ĝis nun ricevis nenian respondon.

 

    Sabate la 19-an de januaro okazis eksterordinara kunveno de delegitoj de la regionaj filioj, kiel postulis la malnova, plu valida statuto de PEA. La delegitoj denove aprobis novan statuton, laŭ kiu ne plu estos bezonataj kunvenoj de delegitoj, kaj la supera decida organo de la asocio estos kunveno de individuaj membroj.

 

    Oni ankaŭ elektis portempan estraron, kies ĉefa celo estos aranĝi la unuan kunvenon de la membroj laŭ la nova statuto. Laŭplane la kunveno okazos en junio, kaj dum ĝi estos elektita la unua nova estraro por plena oficperiodo. Samtempe oni ankaŭ esperas ordigi la nunan kaoson en la financaj dokumentoj de la asocio.

 

    Kiel nova prezidanto estis elektita Stanisław Mandrak, kiun  Libera Folio jam kontaktis, sed kiu ankoraŭ ne respondis al niaj demandoj. Kiel vicprezidanto estis elektita Barbara Pietrzak.

 

    En la nova estraro membras ankaŭ Robert Kamiński, Alina Mozer, Anna Maria Koniecpolska-Bień, Teruo Matsumoto, kaj du TEJO-estraranoj: Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski.

 

(el liberafolio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng