Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nun kvarlanda la orient-azia Komuna Seminario
2013-01-21


La komuna memorfoto 

 

Jarfinaj Esperanto-aranĝoj estas fenomeno ne nur eŭropa. De la 28-a ĝis la 30-a de decembro 2012, la 31-a Komuna Seminario inter Orient-aziaj Junularoj (KS) okazis en Takao, ĉemontara antaŭurbo de Tokio, Japanio. Partoprenis la aranĝon 54 personoj el 6 landoj: 33 el Japanio, 17 el (Suda) Koreio, kaj po unu el Vjetnamio, Kanado, Ruslando kaj Pollando.

 

    KS estis lanĉita en 1982 pro la instigo de Amri Wandel el Israelo, kiu dum sia vizito al Koreio kaj Japanio pli frue miris pri la manko de renkontiĝo por junaj esperantistoj inter tiuj du najbaraj landoj. Fakte komence de la 1970aj jaroj estis tia provo, kies vivo tamen estis vere efemera pro la malstabila politika situacio en Koreio siatempe.

 

    La nova aranĝo por la du-landaj kontaktoj feliĉe sukcesas daŭri ĝis nun, intertempe aldonante la ĉinan junularon kiel plian partneron. En la fino de la pasinta jaro ĝi eĉ fariĝis kvarlanda renkontiĝo, oficiale akceptante ankaŭ la junularon vjetnaman.

 

    La vjetnamoj akceptitaj

 

    Dum la seminario estis formale akceptita la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO) kiel unu el la kunorganizantoj de la Komuna Seminario. Ekde 2013 do KS-on alterne gastigos jenaj kvar landoj: Ĉinio, Vjetnamio, Koreio kaj Japanio.

 

    La vjetnama junularo fakte jam okazigis la seminarion en 2010, kvankam tiam sen oficiala statuso de kunorganizanto. Se la formala aliĝo de la viglaj gejunuloj el Vjetnamio estis bonvena, oni ankaŭ timis, ke la kvar-jara intervalo por esti gastiganto de la aranĝo povus malhelpi transdonadon de organizaj spertoj al pli junaj homoj.

 

    Pro tio la rezolucio aprobita dum la seminario pledas por pli ofta okazigo de pli malgrandaj junularaj renkontiĝoj, aparte de KS, inter pli proksimaj najbaroj: i.a. inter Koreio kaj Japanio, kaj inter Vjetnamio kaj aliaj membroŝtatoj de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN), precipe Indonezio, kie lastatempe la loka movado vigliĝas.

 

    Diskuto movada kaj debato nemovada

 


Parolas Lumiera pri la korea junulara movado.

 
 
IWAMA Kyo (la unua de dekstre)

 

    Okazis fakkunsido pri la Esperanto-movado en orienta Azio, dum kiu reprezentantoj de tri landoj parolis pri la la junulara movado en siaj respektivaj landoj: unue NGUYEN Duc Trong aŭ Ĵon, vicprezidanto de VEJO kaj sekvis lin LEE Youkyoung aŭ Lumera, vicprezidantino de la Korea Esperanto-Junularo (KEJ) kaj fine IWAMA Kyo, prezidanto de la Japana Esperanto-Junularo (JEJ).

 

    Mankis prezento pri la ĉina junulara movado, ĉar bedaŭrinde ne ĉeestis ĉinoj en la ĉi-foja Seminario, kvankam respondeculo de la Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) daŭre tenis kontakton kun JEJ precipe rilate al la akcepto de Vjetnamio.

 

    Estis alia fakkunsido dediĉita al debatokonkurso laŭ la anglosaksa formato. La partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn: unu grupo parolu por la tezo, alia kontraŭ kaj la tria rolu kiel juĝistoj. Kvankam tiu-forma aktiveco ne estas tiom kutima en orienta Azio, okazis viglaj debatoj ĉirkaŭ du tezoj: "oni loĝu en etaĝdomo, ne en aparta domo" kaj "oni aĉetu librojn surrete, ne en librovendejoj" .

 

    Gejunuloj ankaŭ distriĝis

 

    Ne mankis kompreneble distraj programeroj. Ĵon el Vjetnamio prezentis vjetnaman tradician ludon "O An Quan" kaj interesitoj povis ludi laŭ lia gvido.

 

    Antaŭ la interkona vespero koncertis japania muzik-bando formita speciale por la ĉi-foja KS, kiu konsistis el ĈE Juna, koreino studanta en Osaka, Japanio, kaj kvar japanoj: SUZUKI Issei, YAJIMA Hiroshi, ABE Tacu kaj ICHIKAWA Simpei.

 


Ĵon (centre staranta) instruas kiel ludi "O An Quan". 
 
 

Koncerto de korea-japana muzik-bando
 
 

Jen ni estas en "Paradizo".
 

 

    Oni havis specifaĵon de japanaj Esperanto-renkontiĝoj: "Parazido". Nedormemuloj kolektiĝis en iu ĉambro baptita per tiu nomo por drinki kaj babili, iuj eĉ ĝis frua mateno. Okazis perskajpa interparolo kun partoprenantoj de la Junulara Esperanto-Semajno, kiu ankaŭ havis lokon jarfine en Germanio.

 

    Unika junulara renkontiĝo

 


Oni ankaŭ kuiris pastbulojn.
 
 
 
Koreaj gimnazianoj muzikas.

 

    Foje KS fieris, kiel la sola esperantista renkontiĝo inter Koreio kaj Japanio siatempe, pri preskaŭ 200 ĉeestantoj. La ŝrumpiĝo de la partoprenantoj ŝuldiĝas al la fakto, ke pli kaj pli granda vojaĝebleco por orient-azianoj (kvankam restas vizo-problemoj por ĉinoj kaj vjetnamoj) naskis diversajn internaciajn renkontiĝojn en la regiono: ekzemple, en 2011 oni eĉ havis komunan nacian kongreson inter Koreio kaj Japanio. 

 

    Malgraŭ tio KS restas unika kiel internacia junulara Esperanto-renkontiĝo en orienta Azio. Iuj povus pridubi, ĉu la nuntempa KS meritas la titolon de "Seminario", kiu respegulis la "seriozecon" de la unua generacio de la aranĝo. Sed por la ĉi-foja seminario oni povas esti certa, ke certe plenumiĝis la temo, "Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton", donita al la ĉi-foja.

 

    "Antaŭseminario" en alia urbo

 


Sinprezento dum la "antaŭseminario"
 

 

    La 27an de decembro, la Esperanto-Societo de Kawasaki okazigis vesperan aranĝon por bonvenigi partoprenantojn de la seminario. La geedza paro, kiu motoras la societon, ekkonis unu la alian okaze de la unua KS en Koreio. Dank' al ili oni povis pli frue ĝui ne nur trinkaĵojn kaj frandaĵojn sed ankaŭ internacian etoson kutiman ankaŭ en tiu ĉi mondparto por esperantistaj aranĝoj. 

 

el raportoj de NAKAMURA Daishin kaj KITAGAWA Ikuko

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng