Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Congjun ricevis premion de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj
2013-01-21

de XIONG ZHENGYAN

 


Sinjoro Achim Steiner kaj Li Congjun (dekstre) 

 

    Okazis en Pekino premio-dona ceremonio de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj la 14-an de decembro 2012. Li Congjun, estro de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, ricevis la premion titolitan “Eminenta Gvidado en la Amasokomunikiloj kaj Mediprotekto". Li fariĝis la unua gajninto de tiu premio pro sia klopodo por la mediprotektaj aferoj de la tuta terglobo. Al Li Congjun donis la premion sinjoro Achim Steiner, asista ĝenerala sekretario de UN kaj plenuma direktoro de la Media Programo de UN.

 

    Sur la diplomo de la premio skribiĝas, ke aljuĝo de tiu premio al Liu Chongjun pro lia eminenta kontribuo por altigi konscion pri mediprotektado, instigi homojn al agado por la medioprotektado, antaŭenpuŝi la registarojn kaj popolojn de diversaj landoj plibonigi la vivkvaliton sen damaĝo al la interesoj de la posteuloj, per manieroj de kuraĝigo de homa spirito, transdono de informoj, altigo de la kapablo, ktp."

 

    Li Congjun diris, ke la honoro estas ne nur la forta kuraĝigo al li kaj la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo sed ankaŭ grava jeso al la klopodo farita de la ĉinaj amaskomunikiloj en atentigo pri mediprotektado, disvolvo de verda ekonomio kaj antaŭenpuŝo de la tutmonda daŭrigebla evoluo.

 

    Li diris, ke en la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ la ĉinaj gvidantoj prezentis la celon pri la konstruado de ekologia civilizacio kaj bela Ĉinio. Por ke ĉiuj havu la verdan terglobon, belan hejmlokon kaj feliĉan vivon, oni devas alvoki kaj instigi pli kaj pli multajn homojn partopreni en la agado de la mediprotektado. Tio estas nia komuna afero, komuna respondeco kaj komuna devo.

 

    Achim Steiner diris, ke en la nuna epoko plena de ŝancoj kaj defioj, estus malfacile por la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj enirigi mediajn problemojn en la centron de vidkampo de la landoj, urboj, komunumoj kaj ĉiuj homoj sen fidinda kompano, kiel la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. Same, sen la kunlaboro de tiuj organizoj kaj institutoj kiuj profunde konas la urĝecon de la bezono pri la fundamentaj ŝanĝrimedoj, kiel la menciita agentejo, estus malfacile por la Media Programo de UN fari la koncepton pri "verda ekonomio" en konkretan frukton kaj sukcese okazigi la Pint-konferencon de UN pri Daŭrigebla Disvolvo en Rio-de-Ĵanejro.

 

    En la lastaj jaroj, la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo establis rilatojn kun 18 institutoj de UN, inkluzive de ĝia ĉefsidejo, pri la interŝanĝado de superaj membroj; subskribis memorandojn kun 8 institutoj de UN, inkluzive de ĝia Media Programo, pri strategia kunlaboro; kaj kune organizis kun la menciitaj institutoj tutmondajn aktivadojn de priatento al la infanoj, greno, malriĉeco, aidoso, medio kaj disvolviĝo de edukado, scienco kaj kulturo.

 

Redaktoroj:Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng