Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio respondis demandon de raportisto pri la diro de Usono pri Diaoyu-insulo
2013-01-21


Qin Gang en la gazetara konferenco.  

 

    La 20-an de januaro, 2013, en la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio raportisto demandis, ke intervidiĝante kun raportistoj kune kun Kishida Fumio, japana ministro pri eksteraj aferoj, Hillary Clinton, usona ŝtata sekretario, diris, ke Usono ne tenas starpunkton pri la suvereneco super Diaoyu-insulo, sed konfesas, ke la insulo estas interne de la administracia jurisdikcio de Japanio, kaj oponas kontraŭ ĉiu ajn unuflanka agado kun la celo rompi la jurisdikcion de Japanio. Kian komentarion Ĉinio havas pri tio?

 

    Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Diaoyu-insulo kaj ĝiaj apudaj insuletoj estas parto de la ĉina teritorio kun atestoj historia kaj jura. Tio estas neforigebla de iu ajn.

 

    Qin Gang diris, ke la japana registaro insiste prenis eraran agadon pri "aĉeto de la insulo" kaj provokajn agadojn, kiuj kaŭzis daŭran streĉon de la situacio de Diaoyu-insulo. Tio estas nekaŝita de iu ajn.

 

    Usono havas neeviteblan historian respondecon en la afero de Diaoyu-insulo. La supre menciitaj diroj de Usono ne konsideras la fakton kaj ne distingas pravon kaj malpravon. Pri tio Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon. Ĉinio urĝas Usonon, ke ĝi kun respondeca sinteno traktu la aferon de Diaoyu-insulo, parolu kaj agu kun singardemo, per praktika agado konservu regionajn pacon kaj stabilecon kaj la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono por akiri fidon de la ĉina popolo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng