Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Junularaj Olimpikoj: pli da junuloj ĝuu plezuron de sportoj
2013-01-22

de GAO XIN

 

 
Jacques Rogge anoncas en la nomo de la Internacia Olimpika Komitato, ke la urbo Nankino de Ĉinio gastigos la Junularajn Olimpikojn en la jaro 2014.
 

Junuloj estas la kerna forto por la Olimpikaj Ludoj.
 

 

    Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, prezentis sian ideon pri iniciato de la Junularaj Olimpikoj en la jaro 2001. Kaj lia propono estis aprobita en la 119-a plena kunveno de la Internacia Olimpika Komitato okazinta en la urbo Gvatemalo la 6-an de julio, 2007. La Unuaj Someraj Junularaj Olimpikoj okazis en Singapuro aŭguste de 2010. La Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj en la jaro 2014 estos gastigita de Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio.

 


Dum la virina triatlono en la Junularaj Olimpikoj de 2010 okzinta en Singapuro
 

 

    Jacques Rogge esperas, ke pli da junuloj ĝuos la plezuron de sportoj en la Junularaj Olimpikoj kaj heredos la Olimpikajn aferojn en la estonteco. "La signifo de la Junularaj Olimpikoj kuŝas ne nur en sportado, sed pli gravas por la junaj sportistoj la edukado pri Olimpia valoro, sana vivmaniero, distra metodo kaj socia respondeco." 

 

    Jacques Rogge opiniis, ke la Junularaj Olimpikoj devas sin liberigi el la modo kaj kutimo de la tradiciaj Olimpikoj, kies plejparto da programeroj estas samaj kiel en la Monda Ĉampioneca Konkurso kaj la Mondaj Junularaj Konkursoj. "La Junularaj Olimpikoj devas esti interesaj, sed ne pezaj same kiel la tradiciaj. " Ĝenerale dirite, nur kun intereso la Junularaj Olimpikoj povas allogi kaj teni pli da junuloj, kiuj amas sportajn aferojn. Jacques Rogge difinis la normon por la Junularaj Olimpikoj: kiam la sportistoj sin sentas gajaj dum la konkursoj, do ili estas sukcesaj. Pro tio la Junularaj Olimpikoj havas siajn "junajn" regulojn. 

 

    Same kiel la tradiciaj, la Junularaj Olimpikoj okazas en ĉiu kvara jaro, la someraj – plej longe por 12 tagoj ĝenerale en julio kaj la vintraj – por 9 tagoj. Inter la someraj kaj vintraj estas intertempo de 2 jaroj. Ili estas destinataj speciale por junuloj en la aĝo de 14 ĝis 18 jaroj, kiuj rajtas partopreni nur en la konkursoj por unu grupo de la sama aĝo: kiaj la grupoj por la aĝoj de 14-15 jaroj, 15-16 jaroj kaj 17-18 jaroj.

 

    La sola gaja sportado ne estas la celo de la Junularaj Olimpikoj. Malsamaj ol la Someraj Olimpikoj, kiuj havas la historion de 118 jaroj, la Junularaj Olimpikoj fakte havas ne multajn konkursojn, tamen seriojn da kulturaj kaj edukaj programeroj por ke la olimpia spirito disvolviĝu inter la junuloj. Krom en atletaj konkursoj, sportistoj povas partopreni ankaŭ en la ĉeftemaj aktivadoj en 5 kategorioj de CEP, t. e. la Olimpismo, disvolvo de lerteco, vivmaniero en bonstato kaj sano, socia respondeco kaj esprimado, kaj en pli ol 50 aktivadoj de CEP, inkl. de reaga edukado kaj forumo pri la olimpia valoro, en kiuj partoprenas ankaŭ famaj sportistoj, internaciaj fakuloj el la rondoj eduka, sporta kaj kultura, de debato, junulara trejnado, programero pri urba kulturo kaj tiel plu.

 

    Jacques Rogge esprimis: "La partoprenantoj de la Junularaj Olimpikoj estas gejunuloj en la aĝo de 14-18 jaroj. Ili taŭgas por esti edukataj per starigo de la Olimpia valoro 'elstareco, amikeco kaj respekto', kaj tio plue influas la vivmanieron kaj vivsintenon de pli da junuloj."

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng