Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Fujian-a Federacio de Ĉinaj Revenintaj Elmigrintoj okazigis prezentadon en Malajzio
2013-01-22


Danco kun la titolo "Sopiro al la Hejmlando" prezentita de la artgrupo 

 

    La Fujian-a Federacio de Ĉinaj Revenintaj Elmigrintoj okazigis prezentadon kun la titolo "Famili-amo de ĉin-devenuloj" por celebri la 39-an datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio en la urbo Kota Kinabalu de Sabah en orienta Malajzio la 20-an de januaro de 2013.

 

    Pli ol 12.64 milionoj da fujian-anoj loĝas en 176 landoj kaj regionoj de la tuta mondo. En Malajzio, la nombro de la ĉin-devenuloj el la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio jam superis 3 milionojn. Tio signifas, ke la provinco Fujian estas unu el la plej gravaj hejm-lokoj de la elmigrintaj ĉinoj.

 

    Weng Xiaojie, estro de la prezenta artgrupo kaj vicprezidanto de la Fujian-a Federacio de Ĉinaj Revenintaj Elmigrintoj, diris, ke la ĉi-foja prezentado en Malajzio estas ne nur celebro al la 39-a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la menciitaj du landoj sed ankaŭ donaco el la karakterizaj prezentaĵoj de la menciita ĉina provinco al la fujian-anoj, kiuj restas en Malajzio. La artgrupo atente elektis la programerojn kun la plej tipa aparteco de Fujian por ĝuigi la spektantojn.

 

    La artgrupo iam vizitis diversajn landojn kaj regionojn, ekzemple Filipinoj, Novzelando, Tajlando, Sud-Afriko kaj tiel plu. Ĝia prezentado estas ege ŝatata de lokanoj kaj de ĉin-devenuloj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng