Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La totala produkt-valoro de floroj de Yunnan proksimiĝis al 30 miliardoj da juanoj
2013-01-22

 
Rozoj enpakataj
 

En la 15-a Ĉina Kunming-a Internacia Flora Ekspozicio okazinta en Yunnan septembre de 2012 

 

    La 20-an de januaro, 2013, granda kvanto da enpakitaj rozoj estis metitaj en la sidejo de la agrikultura kooperativo en Jinning-gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ili estos transportitaj al la komerca centro de floroj en Kunming, ĉefurbo de la supre menciita provinco.

 

    En la lastaj jaroj, utiligante la favoran klimatan avantaĝon Yunnan plenforte disvolvas floran industrion. Nuntempo la kultiva areo de floroj en la provinco superis 700 mil muojn, la totala produkt-valoro de floroj proksimiĝis al 30 miliardoj da juanoj, la totala produk-kvanto de freŝaj tranĉaj floroj atingis 6.5 miliardojn da grapoloj kaj la produkt- kaj vend-kvantoj tenis la unuan lokon en Ĉinio en la sinsekvaj 19 jaroj. Yunnan jam fariĝis internacia grava produktejo de floroj, plej granda produkta bazo kaj deponejo de freŝaj tranĉaj floroj en Ĉinio. 70% de la tieaj floroj estas venditaj en Ĉinio kaj krom tio ili estas venditaj al pli ol 40 landoj kaj regionoj de Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. La specoj de eksportitaj floroj multiĝis de freŝaj tranĉaj floroj al ĝermplantoj, envazaj floroj kaj prilaboritaj floroj.

 

    En la estontaj kelkaj jaroj Yunnan klopodos por krei la plej grandan centron en Azio por produkto kaj vendo de floroj kaj fariĝi "florurbo de Azio" kun avantaĝoj kreiva esplora kaj disvolva, speca kaj skala.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng