Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mongola Esperanto-Societo lanĉis komercan servon
2013-01-22

 

 

    Per tiu-ĉi mesaĝo, MES deziras informi vin pri tio, ke ĉe Mongola Esperanto-Societo ekfunkcias Komerca Servo kunlabore kun kelkaj mongolaj kompanioj kaj kolegioj, por plibonigi ekonomian bonhavon de la asocio kaj reale utiligi Esperanton en praktiko de komerca kampo por montri, ke Esperanto estas utila je komerco, turismo ktp.

 

    La respondeculoj de la Komerca Servo jam kontaktas kaj kune esploras kun la kompanioj kaj kolegioj pri ebleco de kunlaborado. Tial, MES petas vin kaj alvokas, kunlabori kun ni en la komerca kampo. Kiaj kunlaboroj interesus vin kun mongolaj kompanioj? Ekz. ili povus peri eksportadon lanugajn (cashmere) produktaĵojn, vestaĵojn ktp. Kiel ekzemplo, ili prezentas al vi retejojn de niaj interkonsentitaj firmaoj de lanugaj produktaĵoj: www.gobi.mn kaj www.goyo.mn .

 

    De ilia flanko proponotaj kunlaboroj (komerca perado) povus esti:

 

    1. perado de eksportoj el Mongolio;

 

    2. perado de importoj el eksterlandoj;

 

    3. turismo;

 

    4. edukada perado (ĉar mongolaj junuloj multe ŝatas aliĝi al fremdaj universitatoj aŭ lernejoj);

 

    5. kultura interŝanĝo (ekz. folklora ensemblo, arta ekspozicio, moda prezentaĵo ktp)

 

    6. organizi komercajn konferencojn kunlabore kun partneraj organizoj, ktp."

 

    Nu, bv. sendu viajn mesaghojn, proponojn kaj demandojn al sinjorino Dorj Gandolgor, plenuma direktoro de KoSeMo - Komerca Servo Mongolia, ŝi certe vigle respondos al vi. En lastaj jaroj mongola ekonomio draste kaj rapide progresas kaj antaŭvide tiu prosperiĝo longe daŭros. Danke al grandiĝo kaj fortiĝo de mongolia ekonomio realiĝas multe da industriaj kaj infrastrukturaj projektoj enlandaj kaj internaciaj.

 

    La Servo jam ekis kunlaboradon kun Esperanto-Asocioj en Xi'an, Jinchuan kaj Interna Mongolio en la kampo de komerco kaj turismo. Ankaŭ vin ni invitas kunlabori!

 

    La retpoŝto de sinjorino Dorj Gandolgor estas: komercaservomongolia@yahoo.com

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng