Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Komencis en Pekino la programero "4 sezonoj de Tibeto en la okuloj de fotistoj"
2013-01-23

 
La programo sur la retpaĝo de la retejo Tibet.Cn

 

    La 22-an de januaro de 2013 oficiale komencis la programero titolita de "4 sezonoj de Tibeto en la okuloj de fotistoj" okazigita de Tibet.Cn en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Tio estas la unua fojo por la ĉina gazetara rondo organizi tian aktivadon de fotistoj viziti Tibeton kaj fari fotadon respektive en la kvar sezonoj. La ĉi-monata lanĉo estas la vintra parto de la programero kun la subtitolo "Vintra vojaĝo al la feliĉa Tibeto". Sub la ĉeftemo "Feliĉo", oni invitis 10 famajn fotistojn iri al diversaj lokoj de Tibeto kaj registri per iliaj lensoj la originalan vivon de normalaj tibetanoj.

 

    La bilda kanalo de la menciita retejo "www.tibet.cn/newtppd/" faros tutvojaĝan sekvadon al la programero kaj ĝustatempe publikigos la koncernajn bildajn novaĵojn kaj informojn de la fotado. Post la tuta procezo de la aktivado, oni kunmetos ĉiujn fotojn sub la speciala rubriko de la retejo kaj longtempe montros ilin en la formo de personaj artmuzeoj de la partoprenantaj fotistoj.

 

    La retejo Tibet.Cn establiĝis en la jaro 2000. Nun ĝi jam fariĝis la plej rapida, riĉa kaj aŭtoritata tibetkoncerna retejo kun evidenta neoficialeco, kaj posedas 5 versiojn de 5 lingvojn, inkluzive de la lingvoj ĉina, angla, germana, franca kaj la lingvo tibeta.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng