Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kongreso kaj Jarkunveno de Ŝanhaja Esperanto-Asocio
2013-01-23

 

    La 19-an de januaro 2013 okazis la kongreso kaj jarkunveno de Ŝanhaja Esperanto-Asocio en la nova distrikto Pudong de Ŝanhajo, sudorienta Ĉinio. Ĉirkaŭ 50 asocianoj ĉeestis al la kongreso, inkluzive de sinjoro He Baojun el Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj. En la kongreso oni unuanime akceptis la laborraporton donita de la prezidanto Wang Minhao pri la kvina konsilantaro de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, la raporton donita de la vicprezidanto Xu Deji pri revizio de la statuto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj la novan statuton de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio. En la kongreso oni aŭskultis la raporton pri la kaŭzo kaj konsistigo de la sesa konsilantaro de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio donita de Zhou Tianhao, vicprezidanto kaj ĉefsekretario de la asocio. Ĉiuj kongresanoj per manlevo voĉdone aprobis la novelektitajn membrojn de la nova konsilantaro. Sekve okazis la unua kunveno de la nova sesa konsilantaro, en ĝi oni elektis Wang Minhao kiel la nova prezidanto, Song Binhui, Xu Deji kaj Zhou Tianhao kiel la vicprezidantoj, samtempe Zhou Tianhao estis elektita kiel la ĉefsekretarion de la sesa konsilantaro. Kaj oni invitis veteranan esperantiston Profesoro Wei Yuanshu kiel la honora prezidanto de la Asocio.

 

    Wang Minhao, prezidanto de la sesa konsilantaro, pluapaŝe ellaboris la laborplanon de la Asocio. La novelektita vicprezidanto Song Binghui, nova konstanta membro de la konsilantaro Chen Guoqing kaj aliaj membroj esprimis sian esperon, kaj diris, ke ili laŭeble servos por la asocio kaj la esperantistoj.

 

    S-ro He Baojun gratulis la asocion pri la sukcesa reformo de la nova konsilantaro en la nomo de la Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj.

 

    En la jarkunveno la prezidanto Wang Minhao konigis al ĉiuj pri la kunveno de la konstanta komitato de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), okazinta en la 16-a de januaro ĉi-jare. Li transdonis al la asocianoj la gravan paroladon farita de s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Poste s-ro Wang Minhao per diapozitivoj konigis al la ĉeestantoj la memorkunvenon pri la 125-a datreveno de la naskiĝo de Esperanto  kaj la eldonceremonion de la bilda albumo "Antaŭen kun Espero" okazigitaj de ĈEL en Pekino antaŭ nelonge.

 

Raportis Shen Xiaoxi kaj Ji Yingeng

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng