Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La olea kaj gasa duktoj inter Ĉinio kaj Birmo funkcios en la fino de majo de 2013
2013-01-23


En la konstruejo de la olea kaj gasa duktoj inter Ĉinio kaj Birmo 

 

    La 20-an de januaro de 2013, en la konstruejo de la olea kaj gasa duktoj inter Ĉinio kaj Birmo de la 4-a strategia pasejo por resursa importo de Ĉinio, raportisto vidis, ke la inĝenierio eniris en ĉiuflankan fortikigan periodon kaj la duktoj ekfunkcios en la 30-a de majo de 2013, laŭplane. Tiam la kruda oleo importita mare kaj la natura gaso de Birmo estos transportitaj al la sudokcidenta parto de Ĉinio per la duktoj.

 

    Gao Jianguo, ĝenerala komandanto de la inĝenierio, diris intervjuite, ke nuntempe la ĉefa parto de la duktoj en la sekcio de Birmo fundamente plenumiĝis, tiu en la sekcio de Ĉinio finiĝos en januaro de 2013 kaj en la fino de februaro oni faros la lastperiodan prem-provon kaj sekigon de la tutaj duktoj. Li kredas, ke sen nerezistebla faktoro la duktoj certe ekfunkcios en majo de 2013.

 

    Laŭ projekto la ole-dukto transportos krudan oleon je 22 milionoj da tunoj ĉiu-jare kaj la dukto de la natura gaso je 12 miliardoj da kubaj metroj. La dukto de kruda oleo inter Ĉinio kaj Birmo transportos la krudan oleon el mezoriento al Ĉinio. Ĝi moderigos mankon de resurso en la sudokcidenta parto de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng