Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Por la Junularaj Olimpikoj 2014 en mia hejmurbo Nankino
2013-01-23

de GAO XIN

 


 Zhang Zetian famiĝis pro ĉi tiu foto. 

 

    Zhang Zetian famiĝis en la ĉina reto pro sia foto, sur kiu ŝi tenas en la mano tason da laktoteo, kaj estas nomata "laktotea fratino". Ŝi estis konata belulino kaj membro de la gimnastika teamo de la Fremdlingva Lernejo de Nankino. Pro sia brila sukceso en la lernado ŝi estis varbita de la Universitato Tsinghua en Pekino sen ekzameno. La retumantoj uzis epitetojn bela, eleganta, milda, kvieta, pura, serena, bonkora k.a. por esprimi ŝin.

 


Zhang Zetian (dekstre) kaj Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato
 

 

    En la 27-a de decembro 2012, Zhang Zetian en volontula ĉemizo aperis en la loko de filmado de la mallonga video Mi, Via Heroo por la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, en kiu ŝi ludis la ĉefan rolon. La tuta filmado estis tre laciga, tamen ŝi estis tre ĝoja. Foje ŝi rifuzis la inviton de la fama ĉina reĝisoro Zhang Yimou por ludi rolon en lia filmo, sed ŝi akceptis la laboron roli en propaganda video por la Nankinaj Junularaj Olimpikoj kaj fariĝis figura ambasadorino de la konkurso pri la mallongaj videoj kun la enhavo koncerna al la junularaj olimpikoj. Demandite pri la motivo, ŝi respondis, ke ŝi nur volas fari ion por la olimpikoj en sia hajmurbo. Tio ne estas la unua fojo por ŝi fari propagandajn laborojn por la olimpikoj. En la jaro 2011, ŝi kiel figura ambasadorino de la Grandpremia Konkurso de Scioj pri la Junularaj Olimpikoj, prezidis ĝian inaŭguron. Ŝi partoprenos kiel volontulino en la 2-a Junularaj Olimpikoj okazontaj en la jaro 2014.

 


Zhang Zetian sur la antikva urbomuro de Nankino en la videofarado
 

 

    Zhang Zetian diris, ke kvankam ŝi loĝas nun en Pekino kaj tute kutimiĝis al la vivo en tiu ĉi loko, tamen ŝi pli amas sian naskolokon. Ŝi kun fiero esprimis, ke ŝi esperas diskonigi la Nankinajn Junularajn Olimpikojn, ke pli da junaj amikoj konu kaj propagandu ĝin. Zhang Zetian opinias, ke per sia malgranda forto ŝi povas alvoki pli kaj pli multajn homojn aliĝi al vicaro de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, kaj krome. post kiam la video estos finfarita kaj rurretiĝos, ĝi certe povos pli bone konigi la lernantojn kaj studentojn de diversaj lokoj pri tiu grava evento.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng