2013-01-23 de MICHEL FONTAINE (Francio)
 La koreaj studentoj ceremonie akceptitaj de la vicestro de la lernejo Baotalu |
|
 Amuza vizito en la antikva kvartalo Xijindu |
|
 La estrino kaj vicestroj de la lernejo Baotalu kun la gestudentoj el Koreio |
|
 Michel Fontaine en instruado de Esperanto |
|
 Korea vespermanĝo en la hejmo de Neĝeta kaj Michel Fontaine |
|
 Sonĝanta kaj Neĝeta tostas. |
|
 La boato revenas de Jiaoshan |
|
 La artikolo de la loka ĵurnalo pri la "Feliĉa Lernejo" |
Akompanate de sia ĉefinstruisto Diablo kaj de sia E-instruistino Sonĝanta, ok koreaj studentoj E-vojaĝis unue al Japanio, poste al Ŝanhajo (ĉe s-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja E-Asocio), poste al Nanchang (ĉe Arko), kaj finfine venis al la urbo Zhenjiang en la 13-a de januaro, 2013, por ricevi intensan kurssemajnon.
Ilia lernejo "Feliĉa Lernejo" estas ne ordinara, ĉar kun sia familio, ili konkrete rifuzas viziti ĉies tro trudigan vojon, kies ununura celo kondukas al universitato, sed en tiaj lernejoj, ili estas permesitaj fari laŭ sia vivprojekto en tiu kampo, multaj koreaj LLG-oj (liberaj lernejoj por gelernantoj) ofte elektas Esperanton kiel fremdan lingvon, ĉe aŭ anstataŭ la angla.
Ili estis akceptitaj de Neĝeta, nova prezidantino de la Zhenjiang-a E-Asocio, kaj de Michel, kiu jam fariĝis partnera fremda instruisto pri Esperanto en la "Feliĉa Lernejo". Li distance instruas ilin ĉiusemajne per videokonferenco.
Ĉiumatene, ili ricevis E-kurson en la lernejo Baotalu de Zhenjiang, en kiu disvolviĝis jam longa tradicio pri lernado de Esperanto. Kaj posttagmeze, ili vizitis la urbon, tiel kreskigis sian vortprovizon, kaj plibonigis sian prononcon. Nek Jinshan-monto (kun la bela legendo pri la Blanka Serpento), nek Beigushan-monto, nek Xijindu (kun la antikva kajo kaj belaj renovigitaj domoj), nek Jiaoshan-monto (kiun oni atingas per pramo) eskapis al ilia juna scivolemo.
La semajno tro rapide pasis, kaj ili reflugis hejmen sabaton, la 19an de januaro, voĉlanĉinte la varman "ĝis revido".
Redaktoro : Wang Lihua
|