Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Dai Bingguo intervidiĝis kun Kim Moo-sung, korea speciala sendito
2013-01-24


S-ro Dai Bingguo (dekstre) kaj s-ro Kim Moo-sung, speciala sendito de nove elektita korea prezidantino Park Geun-hye 

 

    S-ro Dai Bingguo, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, intervidiĝis kun s-ro Kim Moo-sung, speciala sendito de sinjorino Park Geun-hye, nove elektita prezidantino de la Korea Respubliko la 22-an de januaro de 2013 en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio.

 

    S-ro Dai Bingguo diris al speciala sendito s-ro Kim Moo-sung, ke la vizito de la senditoj jam montris la zorgon de sinjorino Park Geun-hye al la rilatoj inter la du landoj. Post la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, pli kaj pli evidentas la rapida disvolviĝo de la kunlaboroj de la du landoj, la profunda intimeco de la amikaj rilatoj inter la du flankoj kaj la plia vasteco de la tuŝitaj kampoj dum la pasintaj 20 jaroj. Tio estas bona modelo por la rilatoj inter la najbaraj landoj kun malsamaj politikaj sistemoj. La ĉina flanko volas kun la korea flanko, sur la bazo de resumitaj spertoj, kune projekti kaj malfermi la belan futuron de la du landoj, kune krei pli grandan miraklon de la rilatoj inter la du flankoj, kune feliĉigi la dulandajn popolanojn, kaj kune teni la pacon, konservi la stabilecon kaj progresigi la prosperon de la regiono.

 

    S-ro Kim Moo-sung diris, ke sinjorino Park Geun-hye ege zorgas la rilatojn inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, kiu brile disvolviĝis en la pasintaj 20 jaroj. La Korea Respubliko esperas, ke profitante de la debuto de la nova registaro, oni plivastigos la dulandajn kunlaborojn en diversaj kampoj, plibonigos la interŝanĝan mekanismon en diversaj niveloj kaj antaŭenpuŝos la strategian kunlaboran partnerecon inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng