Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 29a Internacia Festivalo
2013-01-24

 

 

    Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP.

 

    La 29a eldono – jam! – kun siaj tradicioj kaj evoluoj. Kaj kion raportu iu, kiu ĉeestis senescepte ĉiujn antaŭajn festivalojn?

 

    Nekutime la renkontiĝo okazis en vere centra urbocentro, kun allogaj butikoj en rabatsezono, tamen tio ne delogis la IF-anojn de la seriozaj programeroj, kaj la prelegoj estis bone vizitataj.

 

    Pluraj prelegoj okazis pri la kadra temo "komputilo/interreto", kaj iom pli multe (sed ne malpli interese) ekster ĝi. Tiel estis tuta bukedo da temoj traktitaj, kiel ekzemple pri la gaŭlromia kulto de helpemaj diinoj, pri fabelaj mondoj kaj novjarfesto, pri Birmo, pri plantoj kiuj helpas je oftaj malsanoj. Mikaelo Bronstein "stelojn jungis al revado" prezentante sian novan romanon pri la sorto de esperantistoj en la Stalina epoko. Enkadre de Internacia Vintra Universitato okazis pluraj kursoj, kaj 37 kursanoj akiris diplomon de AIS ĉu pri astronomio (kurso de Amri Wandel), ĉu pri muziko (kurso pri violono de Hannes Larsson), ĉu pri la sociaj retoj (kurso de Dima Ŝevĉenko), pluraj el ili kun la maksimumo da poentoj.

 

    Tre interesaj estis partoprenigaj kursoj: muzikimproviza ateliero, prilaboro de steatito, bid- kaj juvel-farado.

 

    Pri la sukceso de iuj programeroj kiel la bierseminario, mi nur citu komenton de partoprenintino: "Kvankam mi ne trinkas bieron, interesis min la bierseminario de Harald Schicke". La vesperaj programeroj invitis nin al Israelo, al Ruslando, al kvizumo kaj al prezentado de muzikaj kaj ŝercaj kontribuoj.

 

    Jarŝanĝa nokto: bufedo laŭ la tradicia bufeda ordo, balo kiu malfermiĝis per belega polonezo, interŝanĝo de kisoj kaj bondeziroj je la ŝanĝiĝa horo de la diverslandaj partoprenantoj (fakte la japana estas jam for kiam komenciĝis la tuta festado).

 

    Plurfoje okazis vizitoj en la urbo. La tuttaga ekskurso kondukis nin tra la Ruhr-regiono. Unue ni iris al Bochum por vidi la planetarion; tamen ĝi restas por ni mistera nigra truo, ĉar ni vidis nur la ekspozicion en la ekstera galerio. Poste ni estis en eksa koaksigejo en Essen, kie ni ankaŭ tagmanĝis, kaj iris al Ruhr-muzeo, kiun ni tamen ne vere vizitis.

 

    Sed kio plej imponas en IF?

 

    Daŭre ĝi estas eksterordinara renkontiĝejo, kie apudas eldonisto el Japanio, islanda fiŝkaptisto, la ambasadoro de Germanio en Rusio, profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo, rusa bardo kun barbo, akademianoj kaj multaj same interesaj homoj.

 

    Kaj se vi demandas al iuj ajn partoprenintoj, pri kio ili plej memoras dum tiu ĉi semajno? Nek pri la kursoj, nek pri la ekskursoj sed pri la etosoplena Knajpo. Kie oni proponas diversajn bierojn, vinojn, koktelojn kaj ankaŭ ginsengon, teojn, kafon. Kaj kie okazas ĝis malfrue en la nokto agrabla t(d)rinkado kaj amikaj babiladoj.

 

    Ŝoka informo estis, ke baldaŭ ĉesos tiu agrabla renkontiĝo. Neeble! Ja ĉi-jare estis nur okdeko da partoprenantoj, sed la etoso estis des pli familieca. Jam kelkaj el la kutimaj partoprenantoj serĉas solvon, por ke post la venontjara 30a IF plu daŭru la tiel ŝatata kaj eksterordinara renkontiĝo kreita de HDP, kiun ni varme dankas pro la grandega kaj persista laboro.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng