2013-01-24 Esperanto estos reprezentata en la Monda Socia Forumo okazonta de la 26-a ĝis la 30-a de marto, 2013, en Tuniso, la ĉefurbo de Tunizio. Estos tie esperantistino loĝanta en Tuniso kaj esperantisto el Maroko.
Inter la proponataj agadoj estos prelego en la araba pri "Esperanto: la lingvo de la printempo en la mondo". Nun niaj partoprenantoj estas pretigantaj la materialon en la lingvoj araba, franca kaj angla por disdoni ĉe la budo de Esperanto.
La partoprenelspezoj estas pagataj grandparte de Esperanto Internacia, dum la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA kunordigas la tuton.
Ni havas ankoraŭ multon por elspezi kaj ni ŝatus kontribuon de tiuj, el vi, kiuj povas kaj volas helpi. Vi rajtas pagi per la kutimaj pagmanieroj al UEA, http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html, aŭ al la konto "arabio" de la Komisiono aŭ al la konto "eint-o" de Esperanto Internacia. Ambaŭ kontoj estas ĉe UEA. Bonvolu indiki kiel celon de la pago la jenan: "por Tuniso".
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro : Wang Lihua
|