Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Kim Moo-sung, korea speciala sendito
2013-01-25


S-ro Kim Moo-sung (maldekstre) transdonas al s-ro Xi Jinping la leteron persone skribitan de sinjorino Park Geun-hye. 

 

    S-ro Xi Jinping, nova ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun s-ro Kim Moo-sung, speciala sendito de sinjorino Park Geun-hye, nove elektita prezidantino de la Korea Respubliko la 23-an de januaro de 2013 en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. S-ro Kim Moo-sung transdonis la saluton de sinjorino Park Geun-hye al la ĉinaj gvidantoj kaj la de ŝi persone skribitan leteron al s-ro Xi Jinping.

 

    S-ro Xi Jinping petis al s-ro Kim Moo-sung transdoni sian saluton kaj bondezirojn al sinjorino Park Geun-hye kaj al la korea popolo. Li diris, ke la dulandaj interŝanĝoj havas longan historion. Post la establigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, pli kaj pli rapide disvolviĝas kaj riĉe fruktas la rilatoj inter la du landoj. Nun la interrilatoj staras sur la nova historia startpunkto kaj frontas al la nova grava ŝanco.

 

    S-ro Xi Jinping diris, ke la subtenado al la paco kaj stabileco de la korea duoninsulo konformas al la interesoj de la du landoj. La solvado de la korea duoninsula problemo dependas de ĉiuflanka klopodo. La ĉina flanko volas, pere de interparolo, ekvilibre pacigi la maltrankvilon de ĉiuj koncernaj flankoj kaj realigi la sennuklean celon kaj longtempan pacon de la korea duoninsulo. Tiel, Ĉinio esperas la rekomencon de la 6-flanka intertraktado. Ĉinio atendas, ke la korea duoninsulo finfine atingu sian aŭtonomian unuiĝon pace, kaj volas ludi pozitivan rolon por tio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng